PETKI János transilavanuja ĉefulo, poeto, kanceliero (Ders en 1572Brassó, 26-a de oktobro 1612).

János Petki
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1572 (1572-01-01)
en Sárospatak
Morto 23-an de oktobro 1612 (1612-10-23) (40-jaraĝa)
en Braŝovo
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Princlando Transilvanio vd
Partio politikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
Parencoj Apafi la 1-a vd
Profesio
Okupo poeto • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li studis en Sárospatak, en 1592 estis „aulae familiaris” (kurtegano) de Boldizsár Báthori, poste de Ĉefprincesino Maria Kristierna de Aŭstrio (1574–1621). En 1598 flanke de Andreo Báthori partoprenis la batalon de Sellenberk. En 1601 li stariĝis al la flanko de Sigmundo Báthori, kiu nomumis lin trezoristo kaj sendis lin por diplomaciaj traktatoj al Pollando kaj Prago. En 1603 li estis delegitarano de landkunveno de Gyulafehérvár portantan la omaĝon al imperiestro Rudolfo la 2-a. En 1603 li estis ĉefkapitano de Udvarhelyszék; en la internaj bataloj transilvanujaj li aligis al imperiestra flanko. En komenco de 1605 li aliĝis al Stefano Bocskai, partoprenis fareme en lian elekton reganto. En marto 1605 li estis genaralo de sikuloj, regantkonsilanto. Dum la regado de Sigmundo Rákóczi, ekde 1607 ĝis 8-a de marto 1608 li estis kanceliero, ricevis biendonacojn kaj titolon grandeca. En 1609 dum regado de Gabrielo Báthori li estis regantkonsilanto, poste en 1610 ĉeprefekto de departemento Doboka. En la sama jaro iĝis sendito al turka kortego. Tiam li frontis kontraŭ la reganton kaj en 1611 fronte de armeo de Matiaso la 2-a kaj aliĝis al Zsigmond Forgách por helpi la saksojn. Pro tio la reganto en la landkunveno en majo 1612 kondamnis lin al senhavaĵigo. Li estis klera, la sciencojn kaj la literaturon subtenanta magnato, li mem verkis poemojn.

Verko redakti

Az Virtusnak és Voluptasnak egymással való vetekedések… (Kolozsvár, 1608).

Bibliografio redakti

  • Várfalvi Nagy János: Petki János élete (Kolozsvári Közl., 1872);
  • Klaniczay Tibor: Reneszánsz és barokk (Bp., 1961).

Fontoj redakti

  • Magyar életrajzi lexikon.
  • Új magyar irodalmi lexikon, 1994.