János Sándor (reĝisoro)

János Sándor [jAnoŝ ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sándor János estas hungara reĝisoro.

János Sándor
János Sándor
János Sándor
Persona informo
Naskonomo Sándor János
Naskiĝo la  21-an de marto 1937(nun 1937-03-21)
en Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo teatra reĝisoro • verkisto de nefikcio
vdr

János Sándor [1] naskiĝis la 21-an de marto 1937 en Budapeŝto.

Biografio redakti

János Sándor frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1963. Post siaj studoj li aliĝis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), sed en la sekva teatra jaro al Nacia Teatro (Szeged). Post 3 jaroj li denove revenis al Kaposvár, inter 1969 kaj 1972 li apartenis al Teatro Jókai (Békéscsaba) jam kiel ĉefreĝisoro. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:

  • denove Nacia Teatro en Szeged (1972–1975, ĉefreĝisoro)
  • Teatro Csokonai (Debrecen) (1975–1979, ĉefreĝisoro)
  • Teatro de Kecskemét (1979–1982, reĝisoro)
  • denove Nacia Teatro en Szeged (1982–1988 ĉefreĝisoro, depost 1988 reĝisoro).

Li reĝisoradis ankaŭ en Litovio, Kartvelio, Jugoslavio, Rumanio, Francio. Li ofte kontribuas artikolojn pri la teatroj. Li edziĝis en1967, baldaŭ li havis 2 gefilojn. Li ricevis 9 premiojn inter 1967-2003, krome li havas la titolon "eterna membro de Nacia Teatro de Szeged".

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj redakti

Elektitaj televiziaj reĝisoraĵoj redakti

  • Alacsony az Ararát (1981)
  • Jelöletlen tömegsírok (2007)

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Az elfeledett színigazgató (1995)
  • A szegedi színjátszás krónikája - Theszpisz szekerén 1800-1883 (2007)
  • Thália örökös jegyese, Juhász Gyula (2012)

Fontoj redakti