János Spissich [jAnoŝ ?], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Spissich János Márton estis hungara jezuita instruisto, departementa oficisto, jakobeno, framasono [1]. Lia nobela antaŭnomo estis jáprai, lia framasona pseŭdonimo estis Terentius.

János Spissich
János Spissich (gravuraĵo de Sándor Ádám Ehrenreich)
János Spissich (gravuraĵo de Sándor Ádám Ehrenreich)
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1745 (1745-03-28)
en Sümeg
Morto 23-an de aprilo 1804 (1804-04-23) (59-jaraĝa)
en Kisgörbő
Lingvoj hungaragermanaitalakroatalatinarusa
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo kontoristo
vdr
Framasona kofro de János Spissich

János Spissich[1] naskiĝis la 28-an de marto 1745 en Sümeg, li mortis la 25-an de aprilo 1804 en Kisgörbő.

Biografio redakti

János Spissich aliĝiĝis al la jezuitoj en 1761. Post la necesa lernado li instruis en Kőszeg, Komárom kaj Gyöngyös. En 1771 li forlasis la ordenon kaj inter 1773-1776 li estis vicnotario en Zala (historia departemento), poste li havis alian postenon, inter 1786-1790 li jam estis ĉefnotario. Lia plej alta posteno estis vicdepartementestro (1790-1797), poste finiĝis lia politika kariero kaj li okupiĝis pri la familia bieno. Li estis partoprenanto de la hungara jakobena movado, sed bonŝance li ne ricevis punon. Li estis ne nur framasono, sed ankaŭ loĝiestro kaj kelkfoje li poemadis. Li havis edzinon ekde 1774, ŝi naskis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az 1790-ben Budán, Szent István havának hatodikára rendelt… (1791)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Sümeg

Fontoj redakti

Referencoj redakti