János Szabó (pentristo)

János SZABÓ [jAnoŝ sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó János estis hungara pentristo.

János Szabó
Persona informo
Naskonomo Szabó János
Naskiĝo 1784?
en Székelyudvarhely (Transilvanio)
Morto la 27-an de januaro 1851
en Marosvásárhely (Transilvanio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr
János Szabó: Farkas Bolyai

János Szabó naskiĝis en 1784 aŭ en 1790 en Székelyudvarhely (Transilvanio, Habsburga Imperio, nuntempa Odorheiu Secuiesc en Rumanio) kaj mortis la 27-an de januaro 1851 en Marosvásárhely (Transilvanio, Habsburga Imperio, nuntempa Târgu Mureș en Rumanio).

Kariero redakti

János Szabó frekventis kalvinanan kolegion en Marosvásárhely, sed li neniam lernis pentroarton. Li pentradis en Transilvanio, Vieno kaj Bukareŝto. Li estis populara portretpentristo, tamen li neniam riĉiĝis. Lia mecenato estis Farkas Bolyai. Li havis litografian laborejon en reformita kolegio de Koloĵvaro. Li mortis malriĉa, liaj pentraĵoj plejparte malaperis.

Elektitaj portretoj redakti

Lia disĉiplo redakti

Fontoj redakti