János Szabados [jAnoŝ sabadoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabados János estis hungara tradukisto, poeto, membro de Societo Petőfi (1877).

János Szabados
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1839 (1839-09-29)
en Șicula
Morto 27-an de oktobro 1891 (1891-10-27) (52-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János Szabados naskiĝis [1] la 29-an de septembro 1839 en Hungario, en Sikula (nuntempa Șicula en Rumanio). Li mortis la 27-an de oktobro 1891 en Szeged.

Biografio redakti

János Szabados frekventis universitaton en Pest (urbo), kie li aliĝis al literaturaj rondoj. Inter 1863-1869 li redaktis gazeton en Szeged. En 1872 li estis elektita urbestrarano, tial li interrompis la literaturan vivon. En 1883 li travivis la grandan inundon de Szeged, en la sekva jaro li elektiĝis vicurbestro. Li multe laboradis por urbo Szeged.

Liaj poemojartikoloj aperis ekzemple en Napkelet, Hölgyfutár, Vasárnapi Ujság. Li uzis la pseŭdonimon Keresztély.

Verkaro (elekto) redakti

  • A haza és a szerelemről (La patrujo kaj pri la amo) 1860 - poemoj
  • Szabados János irodalmi hagyatéka (Literatura heredaĵo de János Szabados) 1897
  • tradukaĵoj de Goethe, Percy Bysshe Shelley

Fontoj redakti