TÖRÖK János (teoreok) hungara instruisto, martiro de lukto por sendependeco de Hungario.Li naskiĝis en Bágy la 11-an de junio 1806 kaj mortis en Marosvásárhely la 10-an de marto 1854.

Biografio redakti

János Török estis instruisto de la reformita kolegio de Marosvásárhely. En somero de 1848 li partoprenis kiel kapitano en la milita preparigo de sikula junularo. En novembro de 1848 oni kaptis lin kaj forprenis lin al Sibio. En marto de 1849 la honvedoj de Bem liberigis lin. La registaro de Bertalan Szemere nomumis lin direktoro de la kolegio de Marosvásárhely. Li abdikis disde sia posteno en januaro de 1850, pli poste en oktobro oni malpermesis al li instrui, sed en 1851 li denove rivecis katedron de instruisto. Li estis jam ano de la komploto gvidita de József Makk. Oni nomumis lin la milita kaj civila ĉefgvidanto de organizado en Sikullando. En 1852 oni arestis lin kune kun Károly Horváth kaj Mihály Gálfi kaj en oktobro de 1853 oni kondamnis ilin al morto, sed la juĝdecidon oni ekzekutis nur la 10-an de marto 1854. En 1874 oni starigis memorkolonon al la loko de ekzekuto. Dum lia instruista kariero li verkis plurajn lernolibrojn kaj aliajn verkojn.

Verkoj ĉefaj redakti

  • Római régiségtan (Marosvásárhely, 1840).

Literaturo redakti

  • Hentaller Lajos: A balavásári szüret (Bp. 1894);
  • Koncz József: A marosvásárhelyi kollégium múltja (Marosvásárhely, 1896);
  • Lukács Lajos: Magyar függetlenségi és alkotmányos mozgalmak 1849 – 67 (Bp., 1955).