János Zsemlyei (pro. ĵemjei) estis hungara lingvisto, universitata profesoro naskita la 15-an de februaro 1936 en Carei kaj mortinta en Kluĵo la 12-an de januaro 2003.

Kariero redakti

Zsemlyei finis en la Universitato Bolyai en 1958 akirinte diplomon de mezlerneja instruisto pri la hungara lingvo kaj literaturo. Li laboris en la sama universitato ĝis sia pensiiĝo en 2001. Li fariĝis profesoro en 2000. Lia studkampo estis la priskriba gramatiko kaj tekstoscienco.

Fontoj redakti