Jánosháza

Hungaria urbo

Ne miskomprenu kun Jánoshalma!

Jánosháza
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9545
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 325  (2023) [+]
Loĝdenso 99 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 7′ N, 17° 10′ O (mapo)47.1221917.16408Koordinatoj: 47° 7′ N, 17° 10′ O (mapo) [+]
Areo 23,41 km² (2 341 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Jánosháza (Hungario)
Jánosháza (Hungario)
DEC
Jánosháza
Jánosháza
Situo de Jánosháza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jánosháza [+]
vdr

Jánosháza [jAnoŝhAza] estas urbo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Celldömölk. La loknomo estas hungare: domo de Johano.

Domo, kie estis arestita Lajos Batthyány

Situo redakti

Jánosháza situas laŭ la ĉefvojo inter Veszprém kaj Körmend kaj laŭfervoje inter Celldömölk kaj Boba. Tiu lasta troviĝas 10, Celldömölk 17, Tapolca kaj Ajka po 37, Keszthely kun Balatono 47, Szombathely 50, Budapeŝto 169 km.

Historio redakti

Jánosháza estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis en 1428 en formo Janushaza. Antaŭ la kontraŭturkaj militoj fortikaĵkastelo konstruiĝis kaj la vilaĝo estis ankaŭ bienocentro. En 1571 la komunumo estis menciita kampurbo. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la kampurbo estis bruldetruita. En la 18-a jarcento judoj setlis kaj konstruis sinagogon kaj lernejon. Evoluon de Jánosháza helpis la foirorajto. Jánosháza urbiĝis en 2013.

Vidindaĵoj redakti

En 1734 romkatolika malfrubaroka Preĝejo Johano Baptisto (Jánosháza) konstruiĝis. Ankaŭ kapelo de Sankta Vendelo funkcias. La plej malnova vidindaĵo estas la Kastelo de Jánosháza videbla sur la foto.

Famuloj redakti

En Jánosháza naskiĝis:

Fontoj redakti

 
Kastelo de Jánosháza