Jászberény

Hungaria urbo

Jászberény [jAsberEnj] estas kultura kaj ekonomia centro de la regiono Jászság, kiu situas en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en Distrikto Jászberény. La urbo havas la titolon vinvilaĝo, krome ĝi estas centro de la samnoma distrikto.

Jászberény
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 26 058  (2023) [+]
Loĝdenso 118 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 30′ N, 19° 55′ O (mapo)47.519.916666666667Koordinatoj: 47° 30′ N, 19° 55′ O (mapo) [+]
Alto 87 m [+]
Areo 221,35 km² (22 135 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Jászberény (Hungario)
Jászberény (Hungario)
DEC
Jászberény
Jászberény
Situo de Jászberény

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jászberény [+]
vdr
Jászberény en la 19-a jarcento

Geografio redakti

Jászberény situas je 80 km-j de Budapeŝto, je 40 km-j de monto Mátra, ĉirkaŭpremite de la rivero Zagyva. Ĝi havas ĉirkaŭ 30.000 loĝantojn, tiel la urbo apartenas al etaj urboj. Ĝi konservas kuriozajn geografiajn, etnografiajn kaj historiajn trajtojn.

Historio redakti

La irandevena popolo jaso setlis kune kun popolo kumano en la 13-a jarcento. La hungaraj regantoj donacis al la jasoj privilegiajn rajtojn.

Jászberény multe evouliĝis en lastaj jardekoj malgraŭ la malfacilaĵoj de ekonomio. La urbo havas gravan rolon en la kultura vivo de la lando.

En 1995 oni aranĝis unue la Mondrenkontiĝon de jasoj. Post ĝia granda sukceso la urbestroj decidis, ke ili aranĝos ĉiujare grandan renkontiĝon, nomita "Somero de Jászberény", kiu celas kulturi la riĉan historian pasinton kaj kulturan heredaĵon. La aranĝoj Internacia Dancdomo kaj Popolmuzikista Tendaro, Festivalo "Csángó", Internacia Mielfoiro kaj Abelista Renkontiĝo altiras milojn da enlandaj kaj eksterlandaj partoprenantoj. Ankaŭ la popularaj kaj seriozaj muzikaj programoj, plac-koncertoj kaj strata balo kun artfajraĵo estas tre popularaj.

Pri la okazintaĵoj de Jászberény oni povas informiĝi en la Muzeo Jász. Tie ĉi oni gardas simbolon de la urbo, la "kornon de Lehel". La modernan kulturan fizionomion de urbo prezentas la Muzeo Hamza, kie oni povas rigardi daŭran ekspozicion de nunaj pentristoj kaj grafistoj.

La Kulturcentro Déryné havas difinan rolon en la kultura vivo de la urbo, la Urba Biblioteko kaj Informa Centro havas konsiderindan kvanton de libroj kaj revuoj.

La Popola Ensemblo Jászság, la Infanpopoldanca ensemblo Barkóca kaj Árendás kune gardas, kulturas kaj esploras popoldancojn, popolmuzikojn, kostumojn de Jászság.

La urbo havas prestiĝan kaj favoratan universitaton (Szent István Egyetem) kaj gimnazion (Lehel Vezér Gimnázium).

Vizitantoj de la urbo Jászberény povos senti gastamon de loĝantoj, kaj ili havos grandajn travivaĵojn.

 
 
La korno de Lehel konservita en Jászberény
 
La ĉefa preĝejo en la centro de Jaszbereny

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Partneraj urboj redakti

Komunumoj de jasoj en Hungara reĝlando redakti

Jászágó Jászalsószentgyörgy Jászapáti Jászárokszállás
Jászberény Jászboldogháza Jászdózsa Jászfalu
Jászfelsőszentgyörgy Jászfényszaru Jászivány Jászjákóhalma
Jászkarajenő Jászszentandrás Jásztelek

Referencoj redakti