Jérémy Chatelain

Jérémy CHATELAIN (naskiĝis la  19-an de oktobro 1984(nun 1984-10-19) en Créteil) estas franca kantisto, partopreninto al "Star Academy 2".

Jérémy Chatelain
Naskiĝo 19-an de oktobro 1984 (1984-10-19) (39-jaraĝa)
en Créteil
Edz(in)o Alizée
Profesio kantisto, pianisto
Aktivaj jaroj 2002 – nuntempo
Eldoninto Mercury/Universal
Retejo jeremychatelain.fr
Persona informo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Alizée
Okupo
Okupo kantistoaktoro • mododezajnisto • dezajnisto • komponisto
vdr

Biografio redakti

Jérémy pasigis infanecon en Draveil, en ĉirkaŭaĵo de Parizo, en konkorda familio: lia patro estas garaĝestro, lia frato Julien pasiiĝas por modo kaj lia pli juna fratino Amandine, naskiĝinta en 1990, ŝategas teatron.

Li komencis ekludi pianon kiam li estis 5-jaraĝa, kaj poste lernis ludi perkutinstrumentojn. Estas notinde, ke li estis provizora basisto de la hard-rock bando Helmet.

Estante 10-jaraĝa, li ekverkis siajn unuajn tekstojn, kaj, kapon razitan, li provis deejaying hip hop. "En mia kvartalo, pop-muziko estis malestimata. Tamen miaj proksimaj amikoj kromnomis min Pascal Obispo! Ili sciis, ke tiu muziko plej interesis min." Malgraŭ bonaj notoj (12 kaj 13 en provekzameno de franca lingvo), Jérémy forlasis sian liceon en 2002 por partopreni la 2-an elsendon de "Star Academy". Post unua promesplena unuopaĵo "Laisse-moi" (Lasu min), kiun li mem verkis, aperis en 2003 lia unua albumo "Nouveau-né" (Nov-naskito).

Li edziĝis kun kantistino Alizée la 6-an de novembro 2003, en Las Vegas. La 29-an de aprilo 2005 ŝi naskis ilian filinon nomitan Annie-Lee (aŭ Annily).

En marto 2006 aperis lia dua albumo, kun pli elektraj tonoj: "Variétés françaises" (Francaj varieteoj).

Unuopaĵoj redakti

  • 2003: "Laisse-moi" (Lasu min)

Albumoj redakti

  • 2003: "Nouveau-né" (Nov-naskito)
  • 2006: "Variétés françaises" (Francaj varieteoj)

Internaj ligiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti