Jónas Kristjánsson

Jónas Kristjánsson (n. en 1924 -- m. 7-a de junio 2014) estis islanda universitatano kaj romanisto. Li estas famkonata en Islando pro siaj verkoj rilate al islandaj sagaoj, i. a. pri la sagao de Hrafnkell. Male de antaŭaj analizoj, la verkoj de Jónas plivole emfazas la literaturan naturon de la sagaoj ol ilia historia origino. Lia doktora tezo estis pri la Sagao de la Ĵurfratoj.

Jónas Kristjánsson
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1924 (1924-04-10)
Morto 7-an de junio 2014 (2014-06-07) (90-jaraĝa)
Ŝtataneco Islando vd
Profesio
Okupo verkisto • akademiulo • historiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Jónas.

Lia romano, titolita La Vasta Mondo, temas pri la frua esploro de Nord-Ameriko fare de la Vikingoj.