Józef Hauke-Bosak

Józef Hauke-Bosak blazono Bosak (naskiĝis la 19-an de marto 1834 Peterburgo, mortis la 21-an de januaro 1871 apud Dijon) – grafo, armea generalo, komandanto de militfortoj el vojevodioj Krakovo kaj Sandomierz en la januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio, partoprenanto de la Francia-Prusia milito (1870-1871).

Józef Hauke-Bosak
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1834 (1834-03-19)
en Sankt-Peterburgo
Morto 21-an de januaro 1871 (1871-01-21) (36-jaraĝa)
en Burgonjo
Tombo Cemetery of Carouge
Lingvoj pola
Loĝloko Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco PollandoRusia Imperio
Alma mater Page Corps
Familio
Patro Józef Hauke
Okupo
Okupo militisto
vdr

Familio redakti

Li estis kuzo de Aleksandro la 2-a. La familio indikis sian flandran devenon. Al Pollando alvenis en 1782 tra Majenco kaj Dresdeno. Lia patro Józef Hauke (1790–1837), naskita jam en Pollando, estis kapitano en la pola armeo de Varsovia Duklando kaj poste generalo de la rusa armeo, kaj onklo Maurycy Hauke estis generalo de Napoleono, famiĝinta pro la defendo de Zamość en 1813, pereis la unuan tagon de la novembra ribelo. La dua onko, Ludwik August (1779–1851) estis direktoro de minado en Kongresa Pollando. Maurycy, Ludwik August kaj Józef ricevis en 1826 en la Kongresa Pollando konfirmon de la nobeleco, kaj poste en diversaj jaroj konfirmon de la titolo grafo.

Vivo redakti

Józef Hauke komencis edukadon en la cara Korpuso de kadetoj, kaj kronis ĝin finante Superan Militaran Akademion. En 1855 servosoldata oficiro de la imperiestro Aleksandro la 2-a. En 1859 translokiĝis por aktiva soldatservo. Partoprenis batalojn en Kaŭkazio kun postrestaĵoj de la armeo de Imamo Ŝamil, kie akiris du krucojn kaj oran sabron pro sia batalemo. En 1862 avancita ĝis kolonelo. Patriotaj manifestacioj en 1861 kaj 1862 estis por li ŝoko. Petis demision, sed anstataŭ ĝi ricevis nur unujaran ferion de la cara armeo. Januare 1863, kiam eksplodis la januara ribelo denove demisiis, ĉi-foje kun akcepto.

Proksima kunlaboranto de Romuald Traugutt kaj komandanto de la dua korpuso, ĉefkomandanto de ribelaj taĉmentoj el vojevodioj Krakovo, Sandomierz kaj Kalisz.

Li enkondukis en la vivon proprietigajn dekretojn, pro kio gajnis kamparanojn. Liaj taĉmentoj venkis en kelkaj bataletoj kun rusoj, sed estis frakasitaj en la batalo de Opatów (la 21-an de februaro 1864).

Post la ribelo formigris. Batalis flanke de Francio en la Franca-Prusia milito, en la rango de kolonelo, kaj poste de la generalo de brigado, komandante brigadon, konsistigantan Armeon de Vogezoj, komandatan de Giuseppe Garibaldi. Pereis apud Dijon.

Lia unusola filo el geedzeco kun Maria Elżbieta Kaczanowska (naskita en 1834, mortis en Cannes) Maurycy Józef (1870-1950), direktoro de la gasejo en Cannes, pasigis la tutan vivon en Francio, edzigita al Margaret Tscharner, ne lasis posteularon kaj ĉe li estingiĝis la grafa branĉo de Haukoj devenanta de la generalo Jozefo la pliaĝa.

Bibliografio redakti

  • Eugeniusz Szulc, Cmentarz ewangelicko-augsburski w Warszawie (Evangeliana-augsburga tombejo en Varsovio), Warszawa 1989
  • Praca zbiorowa (Kolektiva verko): Postępowe tradycje oręża polskiego Progresaj tradicioj de la pola batalarto), MON Varsovio 1986.

Eksteraj ligiloj redakti