Józef Kostrzewski

Józef Kostrzewski (naskiĝis la 25-an de februaro 1885 en Węglewo, proksime al Gniezno, mortis la 19-an de oktobro 1969 en Poznań) - pola arkeologo, muzeologo, profesoro de Universitato Adam Mickiewicz, kreinto de arkeologia skolo de Poznań, interalie esploris arkeologian lokon Biskupin (distrikto Żnin).

Józef Kostrzewski
Persona informo
Józef Kostrzewski
Naskiĝo 25-an de februaro 1885 (1885-02-25)
en Węglewo, Poznań County
Morto 19-an de oktobro 1969 (1969-10-19) (84-jaraĝa)
en Poznano
Tombo Q8511790 vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona UniversitatoHumboldt-Universitato en Berlino vd
Subskribo Józef Kostrzewski
Memorigilo Józef Kostrzewski
Profesio
Okupo antropologo • arkeologolektoro vd
Laborkampo arkeologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jozef Kostrzewski, Poznan, 1924r

Biografia skizo redakti

Józef Kostrzewski lernis en gimnazio en Ostrovo, kie partoprenis patriotajn organizaĵojn kaj poste en Gniezno. En 1903 ligis kontakton kun profesoro Wincenty Lutosławski. En 1907 abiturientiĝis en Poznań. Doktoriĝis en Humboldt-Universitato en Berlino. Post la unua mondmilito kunorganizis Universitaton de Poznań.

Unu el kunkreintoj de indiĝena teorio en pola arkeologio, kiu premisis historian daŭrigon de slava setlado sur la teritorio de Pollando de prahistorio. Pri tio disputis kun germanaj arkeologoj, pro kio dum la dua mondmilito estis enskribita liston de malamikoj de Nazia Germanio. Post la germana invado en Pollandon en la universitato de Poznań aperis arkeologoj en uniformoj de SS. La profesoro nur danke al helpo de amikoj kaj rapida fuĝo savis sian vivon. Dum la germana okupado devis ŝanĝi sian nomon ĉar estis serĉata de gestapo.

Post la milito de 1957 reala membro de Pola Scienca Akademio. En 1965 ricevis honoran doktorecon de sia universitato. La saman titolon ricevis ankaŭ de Jagelona Universitato aŭ ekzemple de Humboldt-Universitato en Berlino.

Sciencaj atingoj redakti

Li aktivis en multaj fakoj de arkeologio, sed antaŭ ĉio okupiĝis pri bronzepoko kaj frua mezepoko. Adepto de ĉeesto de slavoj ankoraŭ antaŭ periodo de la frua mezepoko. Lia verkaro ampleksas pli ol 900 laboraĵoj, en tio 11 monumentaj sintezoj kaj monografioj pri prahistorio kaj la frua mezepoko de la polaj teroj.

Pli gravaj publikaĵoj redakti

  • Józef Kostrzewski: "Wielkopolska w czasach przedhistorycznych" (Grandpolujo en prahistoria tempo; 1913, 3-a eldono 1955)
  • Józef Kostrzewski: "Die ostgermanische Kultur der Spätlatenezeit" (1919)
  • Józef Kostrzewski: "Kultura prapolska" (Prapola kulturo; 1947, 3-a eldono 1962)
  • Józef Kostrzewski: "Pradzieje Polski" (Prahistorio de Pollando; kune kun W. Chmielewski kaj K. Jażdżewski, 1965).

Bibliografio redakti

  • Hieronim Kaczmarek, Kostrzewski Józef, [en:] Polski słownik biograficzny konserwatorów zabytków (Pola biografia vortaro de la monumento-konservistoj), redaktis Henryk Kondziela, Hanna Krzyżanowska, kajero 2, Wydawawnictwo Poznańskie, Poznań 2006, ISBN 83-7177-416-8