Józef Przerwa-Tetmajer

Józef Przerwa-Tetmajer (naskiĝis la 14-an de marto 1804 en Czermna, proksime al Jasło, mortis la 25-an de marto 1880 en Krakovo) – pola matematikisto, poeto, partoprenanto de la novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio, patriota aganto.

Józef Przerwa-Tetmajer
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1804 (1804-03-14)
en Czermna, Lesser Poland Voivodeship
Morto 25-an de marto 1880 (1880-03-25) (76-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvoj pola vd
Profesio
Okupo poeto • matematikisto vd
Laborkampo poeziomatematiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Józef Przerwa Tetmajer estis filo de Wojciech Tetmajer, kiu kun sia frato Stanisław ricevis galician nobelecon la 21-an de marto 1794 kaj per tio de la sama jaro ili kun iliaj posteuloj portis la nomon Tettmayer von Przerwa.

En la jaroj 1822–1825 li studis en la Universitato de Vieno. En 1831 partoprenis en la novembra ribelo. Kiel patriota aganto, en la jaroj 1830–1833 aktivis en konspiro en Galicio (interalie kiel partizano), poste en Francio, kie estis konstruisto de vojoj de la granda trafiko. Ĉirkaŭ 1846 revenis al Galicio, kie estis juĝeja termezuristo en la regiono de Tarnów, kaj poste setlis en Krakovo. De 1873 estis membro-korespondanto de la Akademio de Scipovoj en Krakovo. Li estas aŭtoro de matematikaj laboraĵoj (1847–1879), ekzemple de verkita en la franca lingvo Principes fondamentaux du calcul transcendant par J. Tetmajer de Przerwa, Mallet – Bachelier, Imprimeur – Libraire de l'Ecole Imperiale Polytechnique, du Bureau des Longitudes, Parizo 1857.

Li amikiĝis kun Seweryn Goszczyński, kiu en la jaroj 1831–1832 loĝis kun li ĉe lia patrino en Mikołajowice apud Wojnicz kaj priskribis tion en sia Vojaĝa taglibro al Tatroj.

Eksteraj ligiloj redakti