Józsa Járitz [jOĵa jAric], laŭ hungarlingve kutima nomordo Járitz Józsa estis hungara pentristo.

Józsa Járitz
Persona informo
Naskonomo Járitz Jozefa Johanna Antónia Vilma Teréz
Naskiĝo 17-an de februaro 1893 (1893-02-17)
en Budapeŝto
Morto 13-an de aŭgusto 1986 (1986-08-13) (93-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Józsa Járitz [1] naskiĝis la 17-an de februaro 1893 en Budapeŝto, ŝi mortis la 13-an de aŭgusto 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Józsa Járitz studis en Belarta Altlernejo de Budapeŝto de Lajos Deák-Ébner, Oszkár Glatz, János Vaszary (pentristo); en artistkolonio (Kecskemét) de Béla Iványi-Grünwald (1914); en majstrolernejo de Róbert Berény (1919). Inter 1924 kaj 1930 ŝi instruis en Parizo dancon, sed ŝi ankaŭ pentradis kaj ekspoziciis, eĉ ŝi studvojaĝis al Italio, Svislando, Alĝerio helpe de mecenato. Hejmenveninta ŝi vivis ĉiusomere en Kiskunmajsa.

El solaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1922, 1932, 1938, 1959, 1965, 1998)
  • Parizo (1924, 1928)
  • Lugano (1932, 1937)
  • Bruselo (1972)
  • Kecskemét (1985)
  • Kiskunmajsa (1979, 1983)

El kolektivaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Merengő hölgy (1917)
  • Három akt (1922)
  • Nő piros köpenyben (1930)
  • Tavasz (Kék hegyek)
  • Falurészlet
  • Tájkép
  • Széken ülő akt
  • Anya gyermekével
  • Csendélet
  • Szénakazlak

Fontoj redakti