József Albach [jOĵef albaĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Albach József estis hungara pastro, monaĥo, eklezia verkisto, botanikisto. Lia monaĥa nomo estis Szaniszló [sanislO].

József Albach
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1795 (1795-02-02)
en Bratislavo
Morto 12-an de novembro 1853 (1853-11-12) (58-jaraĝa)
en Eisenstadt
Lingvoj hungaragermanaslovaka
Ŝtataneco Aŭstra imperioHungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • geografo
vdr
József Albach
József Albach

József Albach [1] naskiĝis la 28-an de januaro 1795 en Hungara reĝlando en Pozono (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 12-an de novembro 1853 en Kismarton (nuntempa Eisenstadt en Aŭstrio).

Biografio redakti

József Albach lernis en sia naskiĝurbo, poste li aliĝis al la franciskanoj en 1810. Li plulernis en Székesfehérvár, Boldogasszony, fine denove en Pozsony. Post siaj studoj li komence estis orgenisto en 1816 en Szombathely. Li pastriĝis en 1818, poste li estis eklezia retorikisto en diversaj urboj. Inter 1825 kaj 1938 li vivis en Pest (urbo), poste plej ofte en Kismarton. Kelkfoje li estis misiisto en diversaj lokoj de la lando.

Li estis konfesisto de István Széchenyi, krome li estis muzikista amiko de Franz Liszt. Post jaroj pro sanstataj problemoj li okupiĝis nur pri botaniko.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Was ist der Ablasz? Ist es der Mühe werth selben zu gewinnen? (1826)
  • Heilige Anklänge. Gebete für katholische Christen. (1828, poste eldonita 20-foje; tradukita hungare, france, sk)
  • Kurze Geographie von Ungarn. Zum Unterrichte für Kinder. (1834, ankaŭ hungare en la sama jaro)
  • Der Weise in der Zeit der Trübsal Ein Wort der Stärkung u. des Trostes (1838)
  • Himmelstöne auf dem Wege zur Glückseligkeit (1855)

Fontoj redakti