József Antal Schönbauer

József Antal Schönbauer [jOĵef ŝonbaŭer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schönbauer József Antal estis ĉeĥa-hungara kuracisto, zoologo, profesoro.

József Antal Schönbauer
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1756 (1756-11-30)
en Liberec
Morto 27-an de decembro 1807 (1807-12-27) (51-jaraĝa)
en Peŝto
Okupo
Okupo zoologo • entomologo • mineralogo • kuracistolektoroverkisto
vdr

József Antal Schönbauer [1] naskiĝis en 1757 en Ĉeĥio en Reichenberg (nuntempa Liberec). Li mortis la 27-an de decembro 1807 en Peŝto.

Biografio redakti

József Antal Schönbauer akiris kuracistan diplomon en Vieno en 1784. Ekde 1789 ĝismorte li instruis en Reĝa Universitato de Pest. En la studjaroj 1794 kaj 1802 li estis dekano, en 1799 rektoro [2]. Li okupiĝis multe pri kolektado de zoologiaĵoj, kuloj en Banato, ornitologio, mineralakvoj en Hungarlando.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Theses de Abortu (1778)
  • Geschichte der schädlichen Kolumbatzer Mücken im Banat als ein Beytrag zur Naturgeschichte von Ungarn (1795, 1839)
  • Conspectus ornithologiae Hungariae sive enumeratio avium, quas in Regno Hungariae observavit et secundum systema Linnaei digessit (1795)
  • Neue analytische Methode die Mineralien und ihre Bestandtheile richtig zu bestimmen... (1805, 1809)
  • Determinations- und Werner's Mineralsystem (1809)

Fontoj redakti