ARADI József (Schreiner) estas rumanuja hungara redaktoro, eseisto, antropologo. Li naskiĝis en Arad la 18-an de aprilo 1943.

József Aradi
Persona informo
Naskonomo Schreiner József
Naskiĝo 18-an de aprilo 1943 (1943-04-18) (81-jaraĝa)
en Arad
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo ĵurnalisto • poeto
vdr

Biografio redakti

József Aradi havigis al si diplomon de instruisto pri hungara lingvo kaj literaturo en Universitato Babeş-Bolyai de Kluĵo. Li iĝis ĵurnalisto ĉe la Szabad Szó en Temeŝvaro. En antologio Vitorla-ének li publikigis poemojn (1967). Li verkis precipe sociologiajn-sciencajn publicistikaĵojn. Ekde marto 1968 li estis redaktoro de Ifjúmunkás, ekde majo 1972 de Korunk. En 1983 li elmigris en FRGon. Li laboris ankaŭ en Usono, Kanado, Mezoriento kaj Meksiko. Li prezentis en sia faklaboro la Alexis-de-Tocqueville-tradukiston Gábor Fábián. Li publikigis ankaŭ en Echinox kaj en junulara Fellegvár-aldonaĵo de Igazság. Li estis kunlaboranto de TETT, la scienca aldonaĵo de A Hét. En sia sociografia eseo (Sors és sorsforduló Mérában, Korunk 1967/11) li klarigas surbaze de popolaj aŭtobiografioj la la historion de transireco en Orient-Eŭropo. Nuntempe li vivas en Hungario.

Verkoj redakti

  • Játékperiszkóp. Kultúrfordítási kísérletek, elekt., trad., Bk., 1983.

Literaturo redakti

Fonto redakti