Barono József Csekonics [jOĵef ĉekoniĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csekonics József estis hungara altranga oficiro, establinto de la hungara ŝtata ĉevalobredado. Lia nobela antaŭnomo estis zsombolyai [ĵombojai].

József Csekonics
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1757 (1757-02-22)
en Kőszeg
Morto 26-an de aprilo 1824 (1824-04-26) (67-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo soldato • zootechnician
vdr

József Csekonics [1] naskiĝis la 22-an de februaro 1757 en Kőszeg. Li mortis la 26-an de aprilo 1824 en Pest (urbo).

Biografio redakti

József Csekonics frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste armean lernejon en Vieno. Li soldatiĝis en 1774, li servis en diversaj lokoj de Habsburga Imperio.

 
Busto pri József Csekonics
 
József Csekonics

Li okupiĝis komence neoficiale pri ĉevaloj, sed en 1784 li ricevis permeson de la kortumo establi reĝan ĉevalaron en Mezőhegyes. Tiutempe estis kutimo (ja sola ebleco) peli la bovojn al Vieno. Csekonics establis kolektan stacion kaj bredejon laŭvoje en Bábolna (urbo) en 1789. La armeo jam havis altkvalitajn ĉevalojn, Csekonics ricevis rangojn majoro en 1787, kolonelo en 1790. Post jaroj li ricevis la taskon por provizi la armeon per viandaĵoj (brutoj), poste li ricevis premion, eĉ en 1806 li generaliĝis. En 1809 li batalis kontraŭ Napoleono.

Li edziĝis dufoje, resume li havis 5 gefilojn.

Lia libro redakti

  • Praktische Grundsütze die Pferdezucht betreffend (Praktikaj principoj de la ĉevalbredado), (1817)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti