József Dallos [jOĵef daloŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dallos József estis hungara-brita oftalmologo, inventisto.

József Dallos
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1905 (1905-01-05)
en Budapeŝto
Morto 27-an de junio 1979 (1979-06-27) (74-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Memorigilo József Dallos
Okupo
Okupo kuracisto • okulkuracisto
vdr
Memortabulo pri József Dallos

József Dallos [1] naskiĝis la 7-an de januaro 1905 en Budapeŝto. Li mortis la 27-an de junio 1979 en Londono.

Biografio redakti

József Dallos akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li laboris en la oftalmologia kliniko de Budapeŝto, kie li okupiĝis pri kontaktlensoj. En 1932 li trovis materialon "negocoll", kiu estis konvena por la kontaktlensoj. Li kreis novan metodon, tial la lensoj pli bone aliĝis al la okuloj. En 1934 li ricevis patenton tutmondan pri la novaj lensoj. Li daŭris la esplorojn en Britio ekde 1937. Li establis propran uzinon por produkti lensojn en 1964.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Über Haftgläser und Kontaktschalen (1933)
  • A „láthatatlan” contact szemüveg (hungare:1935; angle: 1936)
  • Sattler's Veil (1946)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Londono

Fontoj redakti