József Fülöp (kuracisto)

József Fülöp [jOĵef fulop], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fülöp József estis hungara kuracisto, radiologo.

József Fülöp [1] naskiĝis la 15-an de februaro 1908 en Budapeŝto. Li mortis la 9-an de novembro 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Fülöp frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris kuracistan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1932. Post siaj studoj li laboris en kliniko. En 1944 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato. Depost la 2-a mondmilito li estis ĉefkuracisto pri radiologia fako en hospitalo. En 1963 li kandidatiĝis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • I. Leontiasis ossea este. II. Duodenumpolyp műtéttel igazolt esete (1942)
  • A leukaemia röntgenkezelése (1945)
  • Protrusio acetabuli (1959)
  • Hyperostosis vertebrae röntgen diagnosztikája (1961)

Fontoj redakti