József Farkas (teologo)

József Farkas [jOĵef farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas József estis hungara altlerneja instruisto, kalvinana pastro, eklezihistoriisto.

József Farkas
József Farkas en 1900
József Farkas en 1900
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1833 (1833-03-23)
en Gárdony
Morto 27-an de novembro 1908 (1908-11-27) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kalvinana pastro • teologo • historiisto de kristanismo • lektoro
vdr
Kovrilpaĝo de lernolibro de József Farkas

József Farkas[1] naskiĝis la 23-an de marto 1833 en Gárdony, li mortis la 26-an de novembro 1908 (laŭ aliaj fontoj la mortotago estas la 27-a) en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Farkas frekventis gimnaziojn en Pest (urbo) kaj Kecskemét, poste li studis teologion en kalvinana kolegio de Kecskemét. En la lernojaro 1855 li estis asistanto en la kolegio, poste li iĝis kalvinana pastro, pli poste li profundigis siajn studojn en universitatoj de Vieno, Halle kaj Zuriko. Hejmenveninta li instruis en teologia instituto de Kecskemét inter 1857-1859, poste 46 jarojn en teologia instituto de Pest (ekde 1862 en rango ordinara instruisto). Li havis ankaŭ ekleziajn postenojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Egyháztörténelem (2 volumoj, 1865–1867)
  • Bibliai földrajz iskolák és családok számára (1870, vidu la bildon!)
  • Kálvin élete (1871, tralaboro)
  • Bibliai régiségek. Kézikönyv a szentirás megértéséhez. Képekkel és a szent föld térképeivel (1872)
  • A magyarországi protestáns egyház történelme, a gymnasium VIII. oszt. számára (1881, gimnazia lernolibro)
  • A pesti református egyház 101 éves története (1898)

Fontoj redakti

Referencoj redakti