József Gát

hungara pianisto, korusestro, altlerneja instruisto

József Gát [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gát József estis hungara pianisto, korusestro, altlerneja instruisto.

József Gát
Persona informo
Naskonomo Grosz József
Naskiĝo 26-an de decembro 1913 (1913-12-26)
en Székesfehérvár
Morto 2-an de julio 1967 (1967-07-02) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo muzikinstruisto • pianisto
vdr

József Gát [1] naskiĝis la 26-an de decembro 1913 en Székesfehérvár, li mortis la 2-an de julio 1967 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Gát devenis el juda familio. Li abiturientis en sia naskiĝurbo, poste li akiris 2 diplomojn (pri komponado kaj pedagogio) en Muzikakademio de Budapeŝto en 1937 kaj 1938. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Kodály, Béla Bartók, Jenő Ádám, Leó Weiner, Albert Siklós, Dénes Bartha, Artúr Harmat, Antal Molnár (komponisto), Rezső Kókai (komponisto) kaj Arnold Székely. Post siaj studoj li ne havis postenon pro la kontraŭjudaj leĝoj, tial li private instruis studentojn. Li edziĝis, sed lia edzino estis viktimo de la holokaŭsto. Depost la 2-a mondmilito li energie okupiĝis pri muzikinstruaj metodoj sen muzikiloj, krome li estis korusestro. Inter 1947-1949 li instruis en muziklernejo, poste ĝismorte en la Muzikakademio. En 1947 li denove edziĝis kaj 4 infanoj naskiĝis. Baldaŭ pro maledziĝo li denove edziĝis kaj unu infano naskiĝis. Tiutempe li specialiĝis pri similaj, sed pli oftaj muzikiloj, ekzemple klavicenoj. Li frue mortis pro kormalsano depost milito inter Israelo kaj arabaj landoj. Antaŭmorte li rifuzis la komunistan deklaron, kiu kondamnis Israelon.

Elektitaj libroj redakti

  • Kottaolvasás – lapról játszás (1939)
  • Kéztorna (1940)
  • Kottaolvasás, hallásfejlesztés (1950)
  • A zongorajáték technikája (1954, ankaŭ germane, angle, france, ruse, japane, svede, itale, hispane)
  • Zongorametodika (1964)
  • A zongora története (1964)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti