József KÁRMÁN [jOĵef kArmAn], hungare Kármán József, Esperante Jozefo Kármán estis hungara verkisto kaj advokato. Li estis la unua hungara beletra prozisto.

József Kármán
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1769 (1769-03-14)
en Lučenec
Morto 3-an de junio 1795 (1795-06-03) (26-jaraĝa)
en Peŝto
Tombo Lučenec vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Subskribo József Kármán
Familio
Patro Kármán József vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Kármán naskiĝis la 14-an de marto 1769 en la tiama Losonc, kiu nun estas Lučenec, Slovakio. Li mortis la 3-an de junio 1795 en la naskiĝurbo.

Biografio redakti

Li frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj Vieno. Li konatiĝis kun edzino de oficiro, al kiu li skribis amindumajn leterojn. Ekde 1791 li komencis labori, kiel advokato en Pest (urbo) kaj li ankaŭ estris teatron. Li aliĝis al framasonistoj. En 1794 li fondis revuon, sed en la sekva jaro lia patro mortis, tial li hejmenvenis.

Verkoj redakti

  • A nemzet tsinosodása (Beligado de la nacio)
  • Fanni hagyományai (Postlasaĵoj de Fanni), sentimentala romano, iomete ĝi havas parencecon de Werther
  • dramo pri reĝino Maria (Hungario)
  • Bé-vezetés az Urániához (Enkonduko al Uranio), literatura-lingvista programo
  • Kazinczy és a debreczeniek (Kazinczy kaj urbanoj de Debrecen)
  • A kincsásó (La trezorserĉanto), novelo, ĝi apartenas al la unuaj hungaraj noveloj

En Esperanto aperis redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio