József Lőte [jOĵef lOte], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lőte József estis hungara kuracisto, patologo, altlerneja instruisto.

József Lőte
József Lőte en 1903
József Lőte en 1903
Persona informo
Naskiĝo la  19-an de marto 1856(nun 1856-03-19)
en Liebesdorf/Maroscsúcs (Transilvanio, Habsburga Imperio)
Morto la 13-an de julio 1938
en Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Tombejo Farkasrét
Familio
Infano Éva Lőte
Okupo
Okupo kuracistolektoro
vdr

József Lőte[1] naskiĝis la 19-an de marto 1856 en Liebesdorf/Maroscsúcs (Transilvanio, Habsburga Imperio, nuntempa Stâna de Mureș en Rumanio, li mortis la 13-an de julio 1938 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).

Biografio redakti

József Lőte maturiĝis en kalvinana gimnazio de Nagyenyed en 1875, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Francisko Jozefo en 1881. Li estis samloke asistanto inter 1880–1883, poste en Reĝa Universitato de Budapeŝto ĝis 1887. Li atingis la instruan rangon privata instruisto en 1887, inter 1888-1890 li studvojaĝis ĉefe en Germana Regno. Hejmenveninta li estis publika eksterordinara instruisto en Universitato Francisko Jozefo, ekde 1893 jam publika ordinara profesoro. En la studjaroj 1893 kaj 1899 li estis dekano, en 1901 rektoro. En 1919 li sekvis la rifuĝantan universitaton al Szeged. Li okupiĝis precipe pri rabio. Lia studo ricevis premion en 1887.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Adatok a tengeri nyúl egyes szervei aránylagos súlyviszonyainak változásához inanitio következtében (1880)
  • Gyakorlati kórtan (tradukita studenta lernolibro, 1885)
  • Adalék a gümőkór kisérletes kórtanához (1889)
  • Előadások az általános orvoslástanból, különös tekintettel a belső bajokra (tradukaĵo, 1890)

Fontoj redakti

Referencoj redakti