József Marjai

hungara diplomato, politikisto

József Marjai [jOĵef marjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Marjai József estis hungara politikisto, vicĉefministro, ministro, diplomato.

József Marjai [1] naskiĝis la 18-an de decembro 1923 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de majo 2014 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Marjai frekventis mezlernejon pri komerco, poste li eklaboris en 1941 en fabrika administrado. Post 2 jaroj li aliĝis al la subteraj komunistoj. Li estis militkaptito en Sovetunio inter 1945 kaj 1947. Hejmenveninta li havis postenon en ministerio. Ekde 1948 li ricevis diplomatiajn taskojn. Laŭvice li laboris en ambasadorejoj de Berno, Prago, Beogrado inter 1956 kaj 1970, poste li estis subministro, fine ambasadoro en Moskvo. Ekde 1976 li havis signifajn partiajn postenojn, krome li estis ministro pri komerco en 1988, inter 1978 kaj 1988 vicĉefministro, poste li pensiuliĝis. Li ricevis premiojn en 1988 kaj 2006.

Fontoj redakti