József Pápay (lingvisto)

József Pápay [jOĵef pApai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pápay József estis hungara lingvisto, bibliotekisto, vojaĝisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1908).

József Pápay [1] naskiĝis la 1-an de julio 1873 en Nagyigmánd. Li mortis la 9-an de junio 1931 en Debrecen.

Biografio redakti

József Pápay frekventis mezlernejon en Pápa, universitaton en Budapeŝto. Inter 1897-1899 li partoprenis en vojaĝo de Jenő Zichy (kune kun Béla Pósta kaj János Jankó) al la tiama Rusio, kie li esploris lingvojn kaj etnografion. Li sukcese tradukis tiujn tekstojn, kiujn pli frue notis Antal Reguly. En 1901 li laboris en la akademia biblioteko. Inter 1908-1914 li instruis en kolegio de Debrecen. Li konstante okupiĝis pri finnugristiko.

Verkaro (elekto) redakti

  • Nyelvészeti tanulmányutam az éjszaki osztjákok földjén (1905)
  • Északi-osztják nyelvtanulmányok (1910)
  • A magyar nyelvhasonlítás története (Historio de la hungara lingvokomparo), (1922)
  • Északi osztják medveénekek. Adalékok az obi-ugor népek medvekultuszához (1934)

Fontoj redakti