József Rankay [jOĵef rankai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rankay József estis hungara oficiro, juristo.

József Rankay
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de februaro 1899(nun 1899-02-08)
en Hungario Visk (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 15-an de julio 1961
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Infano 1
Okupo
Okupo oficiro • military writer
vdr

József Rankay[1] naskiĝis la 8-an de februaro 1899 en Visk (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Viŝkove en Ukrainio), li mortis la 15-an de julio 1961 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Rankay finis armean lernejon, poste li batalis dum la 1-a mondmilito en 1918 kiel leŭtenanto. Ekde 1919 li servis en Kercaszomor, kie en la sekva jaro iom da soldatoj de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj senrajte okupis la vilaĝon. Rankay aranĝis trupon kaj ili forpelis la soldatojn. En la fruaj 1920-aj jaroj Rankay akiris juran diplomon sed samtempe li estis profesia oficiro en diversaj lokoj. Inter 1940-1944 li havis postenon en la ministerio, li ankaŭ plulernis kaj li havis la rangon majoro. Poste li batalis dum la 2-a mondmilito, li vundiĝis, fine usonanoj kaptis lin. Post la milito li hejmenvenis kaj li faris nur simplajn laborojn dum la socialismo. Li ricevis armean premion. Li havis edzinon, kiu naskis filinon en 1929.

Lia libro redakti

  • A tartalékos tiszt jogállása (1941)

Fontoj redakti

Referencoj redakti