József Sadler [jOĵef ŝadler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sadler József estis hungara kuracisto, apotekisto, botanikisto, profesoro, muzeologo, membro de Leopoldina (akademio) [1] Arkivigite je 2016-04-16 per la retarkivo Wayback Machine (1831). Lia botanika nomo estis Sadler.

József Sadler
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1791 (1791-05-06)
en Bratislavo
Morto 12-an de marto 1849 (1849-03-12) (57-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • botanikisto vd
Laborkampo floristiko • taksonomio de plantoj • pteridology • fungoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Sadler [2] naskiĝis la 6-an de majo 1791 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 12-an de marto 1849 en Pest (urbo).

Biografio redakti

József Sadler frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li laboris en apoteko. Li akiris farmacian diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1810, poste li estis apotekisto en urbo Pest. Inter 1812 kaj 1819 li plulernis en la menciita universitato, fine li akiris medicinan diplomon. Ekde 1815 li helpis la instruadon en la universitato apud Pál Kitaibel. En 1820 li eklaboris en la Hungara Nacia Muzeo, en la sekva jaro li iĝis muzeologo. Li kolektis plantojn, mineralojn, insektojn en la plena lando. Ne forlasinta la muzeon li ankaŭ ekinstruis en la universitato en 1832, kie li estis nomumita ordinara profesoro post 2 jaroj. Post la hungara revolucio de 1848 li instris jam hungare. Li estis dekano inter 1826 - 1830.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Verzeichniss, der um Pesth und Ofen wildwachsenden phanerogamischen Gewächse… (1818)
  • Magyarázat a magyar plánták szárított gyűjteményéhez (1824 – 1830) - 14 kajeroj
  • Flora Comitatus Pestiensis… (1825 – 1826; 2-a eldono en 1840)
  • De filicibus veris Hungriae, Transylvaniae, Croatiae et Litoralis Hungricae solennia instaurationis semisecularis universitatis Hungaricae die XXVIII (1830)
  • Institutionum botanicarum pars prior: Glossologia Systematica et Phytographia (1845)
  • Die Gräser Uugarns, gesammelt und für Botaniker und Oekonomen herausgegeben - sen eldonjaro

Memorigiloj redakti

  • Kreskaĵoj portas lian nomon, ekzemple Potentilla Sadleri Reichb., Ferula Sadleriana Ledeb.

Fontoj redakti