József Suták [jOĵef ŝutAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Suták József estis hungara matematikisto, profesoro, instruisto, pastro, monaĥo.

József Suták
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1865 (1865-11-05)
en Subotica
Morto 19-an de julio 1954 (1954-07-19) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj serba
Ŝtataneco Serbio
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

József Suták [1] naskiĝis la 5-an de novembro 1865 en Hungara reĝlando en Szabadka (nuntempa Subotica en Serbio). Li mortis la 19-an de julio 1954 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Suták frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Vác, en 1888 li aliĝis al la piaristoj, poste li lernis teologion 2 jarojn en Nyitra. En 1889 li pastriĝis. Li akiris diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1890, poste li instruis en piaristaj gimnazioj en Szeged kaj Budapeŝto. En 1892 li doktoriĝis. Post 4 jaroj li ekinstruis en Reĝa Universitato de Budapeŝto kiel privata profesoro, ekde 1912 kiel publika ordinara profesoro. Li pensiuliĝis en 1936.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az isoklin normálisok görbéinek meghatározása és alkalmazása a másodrendű felületekre (1891)
  • A fény elektromágnességi elmélete (1895) - premiita verko
  • János Bolyai: Appendix (1897) - tradukaĵo
  • A differenciálegyenletek elmélete (1906)
  • A görbék abszolút elmélete (1918)
  • Az n + m dimenziós euklidesi tér n dimenziós felületei (1928)

Fontoj redakti