József Szabó (dentkuracisto)

Hungara dentisto, universitata profesoro

József Szabó [jOĵef sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó József estis hungara kuracisto, dentkuracisto, profesoro.

József Szabó
József Szabó 1938
József Szabó 1938
Persona informo
Naskonomo Szabó József Imre Ágoston
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1874 (1874-08-30)
en Budapeŝto
Morto 17-an de majo 1937 (1937-05-17) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo korhalto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracistodentisto • oral and maxillofacial surgeon
vdr

József Szabó [1] Arkivigite je 2014-02-02 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1874 en Budapeŝto. Li mortis la 17-an de majo 1937 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Szabó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste Universitaton de Budapeŝto inter 1892 kaj 1897. Jam dum la studentaj jaroj li laboris en kuracista instituto. Ekde 1900 li laboris en stomatologia instituto. Post 5 jaroj li komencis instrui en la universitato en rango privata profesoro. En 1914 li gvidis klinikon pri dentkuracado, sed dum la 1-a mondmilito li estis kuracisto en la armeo. En 1921 li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro, sed samtempe li gvidis la dentan klinikon. Inter 1931-1933 li estis dekano.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Gyakorlati fogászat (1914)
  • Odontoiatria practica (1928)
  • Odontologia pratica (Barcelona, 1933)

Fontoj redakti