József Szentpétery (juvelisto)

József Szentpétery [jOĵef sentpEteri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentpétery József estis la plej eminenta hungara juvelisto-oraĵisto en la 19-a jarcento. Lia familia nomvarianto estis Szentpéteri.

József Szentpétery [1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1781 en Hungara reĝlando, en Rimaszombat (nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio). Li mortis la 12-an de junio 1862 en Pest (urbo).

Portreto pri Szentpéteri en 1846

Biografio redakti

József Szentpétery komencis lerni la metion en 1794 precipe en Vieno. En 1810 li membriĝis en gildo de juvelistoj en urbo Pest. Lia prezenta majstroverko nun troviĝas en kalvinana preĝejo de Szilvásvárad. Komence li vivis en malriĉeco. Baldaŭe li membriĝis al juvelistaj gildoj de Vieno kaj Besztercebánya, eĉ li apartenis al artistoj en Parizo. Li strebis por abolado de gildoj kaj por alta edukado de laboristoj. Liaj verkoj estas videblaj parte en kalvinanaj preĝejoj, parte en diversaj muzeoj. En 1964 en Budapeŝto okazis ekspozicio pri liaj verkoj.

Verkaro (elekto) redakti

Fontoj redakti