SZLÁVY József (elp. slA’vi jO’ĵef) (Győr, 23-a de novembro 1818Zsitvaújfalu 8-a de aŭgusto en 1900) estis hungara politikisto, ĉefministro, gardisto de la hungara krono, kiu servis komence en Vieno, pli poste en 1846-48 ĉe la hungara reĝa korta kamero de Buda.

József Szlávy
Persona informo
Szlávy József
Naskiĝo 23-an de novembro 1818 (1818-11-23)
en Győr
Morto 8-an de aŭgusto 1900 (1900-08-08) (81-jaraĝa)
en Nová Ves nad Žitavou
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Akademio de Selmec vd
Partio Deák Party • Liberal Party vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li akiris diplomon en 1844 kiel mineja inĝeniero en Selmecbánya. Lajos Kossuth igis lin direktoro de la uzinoj de Oravica, por organizi la produktadon por la liberecbatalo. Kiel ĉefministro, li baris la forvendon de la ŝtataj minejoj (fero, karbo), uzinoj (fero, ŝtalo) por financi la ŝtatan deficiton.

En 1848 li estis prezidanta sekretario ĉe DUSCHEK Ferenc, pro tio oni juĝis lin je 5-jara prizono, post 2 jaroj li liberiĝis. Ekde 1861 li retiriĝis de la politiko, poste iĝis konsilisto ĉe la Prefektujo (helytartótanács), sed li denove retiriĝis dum la provizorio (el la latina provisorium~provizora registaro en Hungario inter 1861-1867). En 1865 li iĝis departementestro de Bihar, en 1867 ŝtatsekretario de la enland'afera ministro, parlamentano; en 1869 komerca ministro. Inter 1872-1874 ĉefministro, inter 1873-1874 eĉ financa ministro, en 1873 vera interna sekreta konsilisto, ekde 1882 krongardisto kaj vicprezidanto de la supera ĉambro (1885) kaj pli poste ties prezidanto (1894-96, post morto de Miklós Vay). Ekde 1884 li estis membro de direktoraro de la Hungara Scienca Akademio.

bildo pri li Arkivigite je 2003-11-24 per la retarkivo Wayback Machine