József Teleki (guberniestro)

Grafo József Teleki [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Teleki József estis hungara guberniestro, historiisto, juristo, profesoro, honora membro (en 1838) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis széki. Kuratoro de László Teleki estis József Teleki.

József Teleki
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1790 (1790-10-24)
en Peŝto
Morto 15-an de februaro 1855 (1855-02-15) (64-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Familio
Patro László Teleki vd
Profesio
Okupo historiistopolitikistoverkistojuristo • Clerical Officer vd
Laborkampo historiojurobibliotekopolitiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József Teleki [1] naskiĝis la 24-an de oktobro 1790 en Pest (urbo). Li mortis la 15-an de februaro 1855 en urbo Pest.

Biografio redakti

József Teleki frekventis universitaton sia naskiĝurbo, poste li iĝis subnotario. En 1810 li ekhavis postenon en la urba administrado de Buda. Inter 1812-1815 li studvojaĝis al Germanio, Nederlando, Svislando, Italio, krome li ankaŭ plulernis en Göttingen. Hejmenveninta li ricevis diversajn rangojn kaj postenojn, ekzemple en 1827 departementestro. Li multe strebis por fondo de Hungara Scienca Akademio, kies unua prezidanto li iĝis, krome li estus unu el la fondintoj de la akademia biblioteko. En 1840 li estis elektita krongardisto, post 2 jaroj guberniestro de Transilvanio. Post falo de la hungara revolucio de 1848 li okupiĝis nur pri la akademio.

Verkaro (elekto) redakti

  • Jutalomfeleletek a magyar nyelvről (1821)
  • Hunyadi János eredete (1850)
  • Hunyadiak kora Magyarországon (1852-57, 1863)

Fontoj redakti