TOMCSIK József (tomĉik) estis hungara kuracisto, mikrobiologo, serologo naskita en Aranyosgyéres la 19-an de majo 1898 kaj mortinta en Bazelo la 30-an de decembro 1964.

József Tomcsik
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1898 (1898-05-19)
en Câmpia Turzii
Morto 30-an de decembro 1964 (1964-12-30) (66-jaraĝa)
en Bazelo
Ŝtataneco HungarioSvislando
Okupo
Okupo universitata instruisto
vdr

Kariero redakti

Tomcsik finis siajn studojn en Koloĵvaro kaj Budapeŝto (1922). Unue li laboris en instituto de bakterologio de Hugó Preisz, poste ĝis 1925 li studis en Usono subtenite de Fonduso Rockefeller. En jaroj 1926 – 27 li direktis en Pekino la sekcion de patologio de la universitato Rockefeller. En 1927 oni komisiis lin pri la direkto de serologia sekcio de Országos Közegészségügyi Intézet (Landa Publiksanafera Instituto). En 1932 li estis profesoro de la publiksanafero de la Universitato de Segedo. De 1936 li estis direktoro de la Országos Közegészségügyi Intézet, de 1943 profesoro de la universitato de Bazelo. En 1960 oni distingis lin per Memormedalo Robert Koch.

Verkoj redakti

  • Pasteur und die generatio spontanea (Basel, 1964).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]