VÉSZI József (ve:si) estis hungara verkisto, ĵurnalisto, redaktoro naskita en Arado la 6-an de novembro 1858 kaj mortinta en Budapeŝto la 23-an de januaro 1940.

József Vészi
Persona informo
Vészi József
Naskiĝo 6-an de novembro 1858 (1858-11-06)
en Arad
Morto 23-an de januaro 1940 (1940-01-23) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Liberal Party vd
Familio
Infanoj Margit Vészi • Gyula Vészi vd
Parencoj Gizella Keményffi vd
Profesio
Okupo ĵurnalistopolitikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Vészi studis filologion en Budapeŝto kaj li iĝis ĵurnalisto. Komence li verkis poemojn kaj romanetojn. Inter 1877 kaj 93 li redaktis la parlamentan rubrikon de la gazeto Pester Lloyd, de 1894 li estis la ĉefredaktoro de Pesti Napló. En 1896 li fondis la gazeton Budapesti Napló, kiu estis ĝis la apero de revuo Nyugat la plej grava forumo de la verkoj de Endre Ady. De 1899 li iĝis deputito kun liberala programo kaj dum la registaro Géza Fejérváry de 1905 li gvidis la presaroficon de la ministroprezidenteco. Poste en Berlino li fondis la gazeton Jung-Ungarn, en kiu li popularigis la hungaran literaturon kaj arton. En 1911 li fondis la politikan ĵurnalon Budapester Presse kaj en la sama jaro li revenis al la Pester Lloyd, kies li estis ĉefredaktoro de 1913 preskaŭ dum tri jardekoj. Li tradukis al germana lingvo la dramon Bánk bán de József Katona. Li estis longtempe prezidanto de la Budapesti Újságírók Egyesülete (Asocio de Ĵurnalistoj). De 1927 li estis ano de la supera ĉambro.

Verkoj redakti

  • A bánat dalaiból (poemoj, Bp., 1879);
  • Hiénák Jókai sírján (pamfleto, Bp , 1904).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]