József Vass (ministro)

József Vass [jOĵef vaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vass József estis hungara pastro, preposto, profesoro, ministro, parlamentano.

József Vass
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1877 (1877-04-25)
en Sárvár
Morto 8-an de septembro 1930 (1930-09-08) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto • katolika sacerdoto
vdr

József Vass [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1877 en Sárvár. Li mortis la 8-an de septembro 1930 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Vass frekventis gimnaziojn en Győr kaj Székesfehérvár, poste li plulernis en Romo. Li pastriĝis en 1904. Komence li estis pastro en Adony, poste li redaktis katolikan ĵurnalon en Székesfehérvár. Li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto en 1917. En 1920 li estis elektita parlamenta deputito. Li iĝis preposto en Kalocsa en 1924. Li estis ministro ekde 1920 ĝismorte.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Az én házam, az én váram 1917

Fontoj redakti