La distrikto Jõgevamaa (estone Jõgeva maakondJõgevamaa) estas disktriko (maakond) en Estonio. La ĉefurbo de la distrikto estas Jõgeva.

Jõgevamaa
Administra distrikto
FlagoBlazono
Distriktoj de Estonio [+]

LandoEstonio

Koordinatoj59° N, 26° O (mapo)58.726.4Koordinatoj: 59° N, 26° O (mapo)
ĈefurboJõgeva
- koordinatoj59° N, 26° O (mapo)58.726.4Koordinatoj: 59° N, 26° O (mapo) [+]
Areo2 544,86 km² (254 486 ha) [+]

Loĝantaro27 739 [+] (1-a de januaro 2023)
Denseco10,9 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+02:00 [+]
ISO 3166-2EE-49

Jõgevamaa (Tero)
Jõgevamaa (Tero)

Jõgevamaa (Estonio)
Jõgevamaa (Estonio)
DEC

Map
Jõgevamaa
Vikimedia Komunejo:  Jõgeva County [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi situas en la oriento de la lando kaj limas en la nordoriento al la distrikto Ida-Viru, en la nordo al la distrikto Lääne Viru, en la nordokcidento al la distrikto Järva, en la sudokcidento al la distrikto Viljandi, kaj en la sudo al la distrikto Tartu. En la oriento la distrikto limas al lago, kiu samtempe estas la komuna lago al Rusio.

Pejzaĝo redakti

En la distrtiko estas du naturprotektaj zonoj (estone looduskaitseala), la naturprotekta regiono Endla en la nordo kaj la naturprotekta regiono Alam-Pedja en la sudokcidento. Pedja ĉefe estas konata internacie. En la centro de la distrikto estas la Vooremaa. Temas pri Drumlino-pejzaĝo. Inter la drumlinoj estas multaj longecaj lagoj. La plej grandaj inter ili estas la Saadlago (Saadjärv) kaj la Kajavere-Lago (Kaiavere järv). Oriente de la distrikto estas la Pejpulago (estone: Peipsijärv), kvara plej granda lago de Eŭropo. Tra la distrikto krome fluas la du plej grandaj riveroj de Estonio, la Poltsamao (estone Põltsamaa jõgi) kaj la Pedjo (estone: Pedja jõgi).

La plej granda parto de la distrikto estas la monteto "Laiuse", kiu havas altecon de 144 metroj.

Infrastrukturo redakti

En la okcidento de la distrikto estas la ĉefa strato inter Talino kaj Tartu. Temas pri la plej grava strato de Estonio. De nordo al sudo en la centro de la distrikto estas la ĉefstrato "Piibe" (estone Piibe maantee). Sie verbindet Tartu mit Rakvere. Paralele al la Piibe maantee estas la fervoja linio inter Talino, Tapa kaj Tartu.

Politiko redakti

La ĉefo de la distrikto (maakonnavalitsus) estas guberniestro (maavanem), kiun nomas la estona registaro por oficperiodo de 5 jaroj.

Urboj kaj komunumoj redakti

 
Komunumoj de la distrikto

Al la distrtiko apartenas tri urboj (estone linnad) kaj 10 landaj komunumoj (vallad).

Urboj:

Komunumoj:

Historio redakti

Inter 7000-6000 a.K. en tiu regiono setlis la unuaj homoj ĉe la Pejpulago. Post la 13 jarcento la regiono apartenis al ordeno de Livlando. La unua setlejo sur la loko de la hodiaŭa urbo Jõgeva nur ekzistas post 1876. La distrikon oni fondis en 1949.