Jürgen Stock (astronomo)

Jürgen Stock (naskiĝis la 8-an de julio 1923 en Hamburgo, mortis la 19-an de aprilo 2004 en Merido (Venezuelo)) estis germana astronomo.

Jürgen Stock
Persona informo
NomoJürgen Stock
Dato de naskiĝo8-a de julio 1923
NaskiĝlokoHamburgo
Dato de morto19-a de aprilo 2004
MortolokoMerido (Venezuelo)
Aĝo je morto80
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoGermanio
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li vivis unue en Meksiko, kie siaj gepatroj estis industriaj entreprenistoj. Li lernis en Hamburgo, kie li ricevis sian abituron. Li estis tiam rekrutita en la Wehrmacht kaj sendita al la Orienta Fronto. Post sia reveno, li studis ĉe la Universitato de Hamburgo, kie li doktoriĝis en 1951 sub la gvidado de Otto Heckmann.

Li establis plurajn observatorioj en Sud-Ameriko, kies direktoro li estis dum iom da tempo ; De 1963 ĝis 1966 li estis la unua direktoro de la Inter-Amerika observatorio de Cerro Tololo.[1]

Laŭ Minor Planet Center li kunmalkovris 3 asteroidojn,[2] ĉiujn kun Orlando A. Naranjo. La asteroido 4388 Jürgenstock estis nomita en lia honoro.[3]

Asteroidoj malkovritaj : 3  
(10344) 1992 CA2 12-a de februaro 1992
(16565) 1992 CZ1
(23501) 1992 CK1

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti