Jürgen Stroop (26-an de septembro 18956-an de marto 1952) estis militkrimulo kaj oficiro de Waffen-SS kaj polico en rango de SS-Gruppenführer und Generalleutnant der Waffen-SS und Polizei (Generalleŭtenanto). Konata li estas pro sia rekta ĉeesto en forbruligo kaj ruinigo de varsovia geto en la jaro 1943 kaj pro siaj aktivecoj kiel komandanto de SS kaj Polico en Grekio.

Jürgen Stroop
Jürgen Stroop en usona militkaptiteco en 1945.
Jürgen Stroop en usona militkaptiteco en 1945.
Naskiĝo 26-an de septembro 1895
en Detmold, Germana imperio
Morto 6-an de marto 1952 (56 jaroj) ekzekutita
en Pollando Varsovio, Pollando
Civila agado: geodeziisto
Soldata kariero
Rango: SS-Gruppenführer und Generalleutnant der Waffen-SS und Polizei
Deĵoris en: Germana imperio (ĝis la jaro 1918)
Vajmara respubliko (ĝis la jaro 1933)
Tria regno (ĝis la jaro 1944)
Speco: Reichsheer (ĝis la jaro 1918)
Reichswehr (ĝis la jaro 1933)
Ordnungspolizei (ĝis la jaro 1945)
Waffen-SS (ĝis la jaro 1945)
Taĉmento: Infanterie-Regiment Nr. 55
Reserve-Infanterie-Regiment Nr. 256
SS-Infanterie-Regiment Nr. 3
Komandis al: Ĉefulo de SS kaj Polico en Lvovo
Ĉefulo de SS kaj Polico en Varsovio
Pli supera ĉefulo de SS kaj Polico en Grekio
Pli supera ĉefulo de SS kaj Polico en Rejnlando-Westmark
Militoj: Unua mondmilito
Dua mondmilito
Bataloj: Ribelo en varsovia geto
Medaloj: Fera Kruco de la 1-a klaso
Fera Kruco de la 1-a klaso kun agrafo
Persona informo
Naskonomo Josef Stroop
Mortokialo pendumo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo militistopolitikisto
vdr

La junaĝo kaj la unua mondmilito redakti

Jürgen Stroop (propranome Josef Stroop - li ŝanĝis la nomon en majo de 1941, kiel memoron por sia mortinta filo) naskiĝis la 26-an de majo 1895 kiel filo de Katharina Welther kaj polica ĉefserĝento Konrad Stroop, kiu deĵoris kiel gvidanto d epolico en Lippe.

Kiam li atingis bazan klerecon, li venas en metilernejon al parcela registrejo en Detmold kaj ĉi tie li restadas ĝis la komenco de la unua mondmilito.

La 18-an de aŭgusto 1914 li enpaŝas kiel milita volontulo (Kriegsfreiwilliger) en la germanan armeon kaj li estas alvicigita al la 2-a rezervista bataliono de la 55-a infanteria regimento (Infaterie-Regiment Nr. 55).

En oktobro de la sama jaro lia regimento estas alikomandita al okcidenta batalfronto kaj Stroop estas fine de la monato vundita en la maldekstran ŝultron proksime de franca urbo La Basse-Vaivre. Resaniĝinte en decembro de 1914 Stroop estas alvicigita reen al la 2-a roto el la 2-a bataliono de sia regimento kaj kun sia regimento li plu partoprenas en bataloj en Francio.

Sed en julio de 1915 li estas forkomandita, jam kiel kaporalo (Gefreiter) al la 6-a roto el la 256-a rezervista infanteria regimento (Reserve-Infanterie-Regiment Nr. 256) kaj li estas alikomandita al orienta batalfronto, kie li erstas preskaŭ ĝis fino de la milito. Ĉi tie li partoprenas en bataloj en Rusio, en Volinio, Transilvanio kaj Rumanio kaj en decembro de la sama jaro li akiras pro siaj militaj meritoj Feran krucon de la 2-a klaso

Dum la jaro 1918 li partoprenas kurson de geodezio en Bukareŝto kaj poste li estas alvicigita en stabon de sia regimento, kiue li restas ĝis fino de la milito.

En decembro de 1918 li estas kun sekvanta demobilizo tralasita el la armeo en rango de Vizefeldwebel (serĝento) kaj li revenas al sia naskourbeto Detmold, kie li revenas reen al sia antaŭa laboro ĉe parcela registrejo en Detmold.

En februaro de 1928 li metas inspektistan ekzamenon el geodezio kaj ĉe la parcela registrejo li restas plu ĝis la jaro 1933.

Komencoj ĉe SS kaj la dua mondmilito redakti

Jam dum la jaro 1932 li enpaŝas al la 1-a de julio al SS kaj samtempe kun tio ankaŭ al NSDAP kaj li estas en rango de SS-Scharführer (serĝento) aldonita al la 3-a roto de la 19-a SS-Standarte. Dum oktobro de la sama jaro jam en rango de SS-Truppführer (ĉefserĝento) li estas nomumita komandanto de la 3-a roto, sed li restas ĉi tie sole ĝis januaro de la sekvanta jaro, kiam li estas forkomandita al Detmold al la 72-a SS-Standarte.

Lia kariero ĉe SS abrupte ascendas kaj Stroop avancas el unu deĵorposteno al la alia kaj post la germana invado al Pollando li estas nomumita jam kiel SS-Standartenführer (kolonelo) komandanto de la XXXXII-a sektoro de SS en Gniezno.

Unuafoje kiel ĉefulo de SS kaj Polico redakti

De julio ĝis septembro de 1941 li estas forkomandita al Orienta batalfronto, kie kiel komandanto de roto el la 3-a bataliono de la 3-a infanteria regimento (SS-Infanterie-Regiment Nr. 3) el SS divizio Totenkopf partoprenas en pezaj bataloj. Pro tiuj ĉi bataloj li akiras agrafon al Fera Kruco de la 2-a klaso kaj sturman insignon de infanterio en bronzo.

Dum decembro de 1941 li estas aldonita al pli supera ĉefulo de polico kaj SS "Rusio-Sudo" al SS-Obergruppenführer Hans-Adolf Prützmann, kie li respondecas pri sekureco kiel inspektisto de Sicherheitspolizei kaj Sicherheitsdienst sur ĉefa vojo, kiu kunigas Lvovon sur Ukrainio kaj Stalino en suda Rusio. Ĉi tie li restas ĝis oktobro de la sekvanta jaro antaŭ ol li venas al ekzerckurson por ĉefuloj de SS kaj polico en Rusio. Li finas la kurson en decembro. Dum septembro de 1942 li estas avancita en rangon de SS-Brigadeführer und Generalmajor der Polizei (Generalmajoro de Polico).

Sekvas mallonga agado kiel loka komandanto de SS en Kirovgrad kaj poste li venas pluan 10-semajnan ekzerckurson por ĉefuloj de SS kaj polico de RSHA (Regna ĉefoficejo por sekureco). Fininte la kurson li fariĝas en februaro de 1943 ĉefulo de SS kaj Polico en Lvovo.

Varsovia ribelo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Ribelo en varsovia geto kaj Raporto de Stroop.
 
Generalo de SS Jürgen Stroop (la dua viro de maldekstre kun kampa ĉapo) kaj liaj viroj observas brulantajn domojn en varsovia geto. Tute dekstre staras SS-Rottenführer (rotestro) Joseph Blösche, konata pro sia kruela konduto.

Sed ĉi tie li ne persistos pli longe ol unu monato, ĉar li estas forkomandita al Varsovio, kie li devas plenumi la saman funkcion. En tiu ĉi pozicio li anstataŭas SS-Oberführer-on D-ron Ferdinand von Sammern-Frankenegg, kiu misagadis en provoj pri subpremo de la ribelo en la varsovia geto. Plie Stroop havis pli da spertoj kun teknikoj de batalo kontraŭ ribeloj, precipe danke al lia antaŭ nelonga deĵoro en la orienta fronto, kie li partoprenis en kontraŭpartizanaj agadoj en Ukrainio.

Sub lia komandado estis aldonita granda kvanto de miksitaj rezervistaj kaj ekzercaj taĉmentoj de Waffen-SS, la germanaj kaj la polaj policaj fortoj, la germanaj armeaj pioniroj kaj diversaj ukrainaj, latcaj kaj litovaj gardistaroj. Stroop ordonis al ĉiuj taĉmentoj sisteme bruligi la tutan geton kaj detruigi ĝin kun la tero. Kaj mortigi ĉiujn varsoviajn judojn aŭ sendi ilin al ekstremejoj.

Fine de la tuta evento Stroop persone premis detonigilon, per kio li eksplodigis la ĉefan varsovian sinagogon. Dum la tuta operaco Stroop sendis regulajn telepresajn raportojn al la komandantejo ĝis Krakovo al pli supera ĉefulo de polico kaj SS "Oriento" SS-Obergruppeführer Friedrich-Wilhelm Krüger, el kiuj poste fine estis farita unu kompleta raporto.

La raporto estis pli poste preparita de Stroop kiel detala registro de la tuta operaco kun 75 paĝoj. Ĝi estis bindita komune en ledajn tabulojn kaj ĝi enhavis kopiaĵojn de ĉiuj raportoj, kiuj estis senditaj al SS-Obergruppenführer Krüger kaj estis en ĝi ĉiuj fotografioj, kiuj havis la nigrajn titoletojn skribitaj per ŝvabaĥo. Sur la antaŭa paĝo de la raporto estis skribite: "Es gibt keinen jüdischen Wohnbezirk in Warschau mehr!" ("La juda kvartalo de Varsovio jam neniam plu!").

La 16-an de majo 1943 estis skribite en la raporto la jeno: "180 judoj, banditoj kaj subhomoj estis neniigitaj. La juda kvartalo de Varsovio jam neniam plu! La grandioza operaco finiĝis je la 20-a horo kaj 15 minutoj, kiam la varsovia sinagogo estis eksplodigita."

 
La Raporto de Stroop

Post la tuta agado la 18-an de junio 1943 estis preparita solena recepco en varsovia parko Lazienki, kie SS-Obergruppeführer Friedrich-Wilhelm Krüger honorigis persone Stroop-on per Fera Kruco de la 1-a klaso pro liaj "meritoj" dum la agado.

La Raporto de Stroop estis pli poste uzita de plendo kiel pruvo ĉe la internacia milita tribunalo en Nurenbergo kaj unu el ĉefaj akuzitoj, generalkolonelo Alfred Jodl naŭzite esprimis sin al ĝi: "La vulgara aroganta sosoana fiulo! Nur tiu imago, ke la skribado de tiu fanfaronema raporto por la murdiga ekspedicio prenis 75 paĝojn, kiam kutima raporto por klasika batalagado de soldatoj kontraŭ bone armilekipita armeo prenos nur kelke da paĝoj."

La agado en Grekio redakti

En la pola Varsovio Stroop estas anstataŭita de SS-Brigadeführer Franz Kutschera kaj poste li estas en duono de septembro de la jaro 1943 forkomandita en la grekan Atenon, kie li estas nomumita pli supera ĉefulo de SS kaj Polico en Grekio.

Stroop vidas sian forkomandon kiel bonŝancon por gloro kaj tiel li ignoras burokratajn cirkonstancojn en hasto veni al suna flanko de la vivo. Lia unua faro alveturiginte en Atenon estas telefonaĵo al greka prezidanto de registaro Ioannis Rallis kaj lia ministro de enlando kun tio, ke ili respondecos eksplicite al li kaj komuniki kun la komandanto de grupo de armeoj E generalkolonelo Alexander Löhr ili povos nur kun permeso de Stroop.

Poste Stroop faris tion, kion lia sekvanto nomis "Sangosoifa". Li lasis elsendi en radio Atheny longajn kaj malbonajn vortatakojn kontraŭ judoj. Kaj plie li ordonis al tio la 3-an de oktobro 1943 al ĉiuj judoj ekregistri sin en lokaj oficejoj, alie ke ili estos pafmortigitaj. Kiam multaj judoj rifuzis registri sin, tiel la germana flanko uzis terminon registrado ĝis la 17-a de oktobro. Sed el taksataj 8000 judoj ekregistris sin sole 1200.

Plu en Grekio li gvidis deportadojn de judoj ĝis Pollando, kio kunpuŝiĝis kun vasta rezisto de la greka socio kaj iliaj ĉefaj reprezentantoj, precipe poste de kapo de la greka ortodoksa eklezio, ĉefepiskopo Damaskinos. La monfama fariĝis kunpuŝiĝo de Stroop kun Damaskinos, kiam li proklamis, ekfurioziĝinta pro la protestoj kaj obstrukcoj de la ĉefepiskopo, ke li lasos pafmortigi lin, post kio li ricevis sarkasman rediron: "La grekajn religiajn reprezentantojn oni ne pafas, sed pendumas. Mi petas, respektu tiun ĉi nian tradicion." Mirinde li ne lasis ekzekuti la ĉefepiskopon, sed evidente li ne rimarkis la kaŝitan ofendon.

Post unu monato en sia nova oficejo Stroop havis pli da malamikoj ol amikoj. Li senĉese atakis al generalkolonelo Alexander Löhr kaj lia rajto gvidi kontraŭpartizanajn operacojn. Plu senvuale li kritikis la gvidadon de la greka politiko fare de la germana ambasadoro Hermann Neubacher.

Sed Neubacher eĉ ne gvidanto de RSHA SS-Obergruppenführer Ernst Kaltenbrunner ne volis, por ke la mallerta ekstremisto kiel estas Stroop traktis kun la grekoj kiel kun la poloj. Tial Neubacher komencis signi al sia malnova amiko al Kaltenbrunner, ke Stroop havas nesufiĉon da sento por la politiko.

Ties sekvo estis tio, ke eĉ ne post unu monato de la agado de Stroop en Grekio, venis al Stroop nebonveniga ordono el la oficejo de Kaltenbrunner, ke li estis forkomandita reen ĝis Germanio. Je lia posteno estis nomumita malpli ambicioza kaj malpli vehementa SS-Gruppenführer Walter Schimana.

Fino de la milito, militkapto kaj juĝa proceso redakti

Jürgen Stroop
 
Jürgen Stroop kiel arestito antaŭ pola tribunalo en la jaro 1951.
Naskiĝo 1895
Detmold
Morto 1952
Varsovio
Akuzo(j) militaj krimoj
Kondamno mortpuno
Puno ekzekutita per pendumo
Stato morta
Profesio geodeziisto
armea komandanto
 
vdr

Post sia forkomando el Grekio li estas la 9-an de novembro 1943 nomumita pli supera ĉefulo de SS kaj Polico por rejnlanda regiono kaj regiono de Westmark kun sidejo en Wiesbaden. Li anstataŭas ĉi tie SS-Obergruppenführer-on Theodor Berkelmann. En tiu ĉi pozicio li restas ĝis fino de la milito.

Komence de majo de 1945 li estas militkaptita fare de usona armeo en urbo Rottau en Bavario. Dum arestigo li estas vestita en uniformo de armea oficiro de infanterio kaj li kunhavas eliminitajn dokumentojn de rezervista kapitano de Wehrmacht je nomo Josef Straub. Okazintaĵon pri tio, ke li estas Straub, li asertas ĝis la 2-a de julio de la sama jaro.

Post tio, kiam estas senvualigita lia ĝusta identeco, li estas starigita antaŭ usona milita tribunalo en Dachau, kie li estas akuzita el ekzekutoj de aliancanaj pilotoj, kiuj estis depafitaj super teritorio de lia agadkampo. La 21-an de marto 1947 li estas kondamnita fare de la tribunalo al mortpuno. Sed la verdikto ne estis plenumita, ĉar Stroop estis eldonita en Pollandon, kie li estis denove juĝita.

Eldoninte Pollandon Stroop estis denove rekonita kiel kulpa pro farado de militaj krimoj kaj kondamnita al mortpuno. En malliberejo Motokow en Varsovio, kie li estis malliberigita kaj atendis la proceson, li estis lokigita en ĉelo kun Kazimierz Moczarski, la politika arestito kaj la eksa rezistmovadano, kiu estis malliberigita fare de komunista sekreta polico. Post sia tralaso en la jaro 1956 Moczarski verkis libron pri la tempo, kiun li pasigis kun Stroop. Li nomis la libron Rozmowy z katem (Interparoloj kun ekzekutisto).

Laŭ Moczarski Stroop tiel rememoris destrukcion de la varsovia sinagogo: "Kia belega vido! Mi ekvokis Heil Hitler! kaj premis la detonigilon. La grandega eksplodo elportis flamojn ĝis nuboj. La koloroj estis nekredeblaj. La neforgesebla alegorio super la judoj."

La 8-an de septembro 1951 Stroop estas de la polaj organoj kondamnita al mortpuno kaj la 6-a de marto 1952 li estas en Varsovio en aĝo de neĝisvivitaj 57 jaroj ekzekutita per pendumo.

Jürgen Stroop en kulturo redakti

En la jaro 1976 korpigis Stroop-on germana aktoro Joachim Hansen en filmo Aglo alteriĝis. La figuro de Stroop estas en la filmo alparolata kiel Herr Gruppenführer kaj ne per la vera nomo. Sed en libro de verkisto Jack Higgins, kiu estis modelo por filmigado de filmo la nomo de Stroop estas kutime uzata.

En la jaro 2001 Stroop estas korpigita en filmo Ribelo de usona aktoro Jon Voight.

En 2006 en pola televida filmo Rozmowy z katem, fondita surbaze de la rememoroj de Kazimierz Moczarski Stroop estas korpigita de aktoro Piotr Fronczewski.

Resumo de la soldata kariero redakti

Datoj de avancoj redakti

  • Kriegsfreiwilliger - 18-a de aŭgusto 1914
  • Gefreiter - 30-a de marto 1915
  • Unteroffizier - 4-a de septembro 1915
  • Vizefeldwebel - 1-a de julio 1918
  • SS-Mann - 22-a de oktobro 1932
  • SS-Scharführer - 22-a de oktobro 1932
  • SS-Truppführer - 15-a de februaro 1933
  • SS-Haupsturmführer - 8-a de marto 1934
  • SS-Sturmbannführer - 20-a de aprilo 1935
  • SS-Obersturmbannführer - 20-a de aprilo 1936
  • SS-Standartenführer - 12-a de septembro 1937
  • SS-Oberführer - 10-a de septembro 1939
  • Oberst der Polizei - 1-a de januaro 1942
  • SS-Brigadeführer und Generalmajor der Polizei - 16-a de septembro 1942
  • SS-Gruppenführer und Generalleutnant der Polizei - 9-a de novembro 1943
  • Generalleutnant der Waffen-SS - 1-a de julio 1944

Resumo de honorigoj redakti