JSP, angla mallongigo de JavaServer Pages ("paĝoj de servilo de Ĝavo"), servas TTT-paĝojn, kiuj estas kreitaj per Ĝavo. En paĝo de JSP, vi povas miksi HTML-on de la TTT-paĝo kun Ĝavo. La servilo, la maŝino en kiu la TTT-ejo vivas, interpretas la HTML-on kaj Ĝavon por krei la paĝon. Vi eĉ povas krei novajn kodojn por la HTML de la paĝo.

Ekzemplo tre simpla:

<H1>Hello, world! It's <%= new Date() %></H1>

La kodo inter la <% kaj %> estas en Ĝavo. La cetera estas en HTML.

Novaj versioj ankaŭ ebligas, aŭ eĉ devigas ('JSPX'), ke la fontokodo de la paĝo estas valida XML:

<h1>Saluton, mondo! Nun estas <jsp:expression>new Date()</jsp:expression></h1>

TTT-ejo verkita en JSP estas portebla al iu ajn servilo kiu subtenas JSP-on. JSP estas la respondo de Sun al la ASP de Microsoft, kiu, laŭvice, estas ĝia respondo al la tre antikva kaj malfacila teknologio de CGI.

TTT-ejo de JSP kutime estas modelita laŭ la paradigmo de MVC.

JSP kaj servletoj redakti

JSP estas etendo de servletoj : Ĝava kodo kiu vivas en la servilo, anstataŭ en la TTT-legilo mem (kie vivas apletoj). Por bone kompreni JSP-on, vi devas kompreni servletojn, per kiuj JSP estas realigita. Programado per JSP estas pli facila kaj pli rapida ol programado senpere per la servletoj mem, ĉar la servilo de JSP aŭtomate traktas pri multaj detaloj.

Kiel JSP estas realigita: servilo de JSP kreas servleton el Ĝavo kaj HTML de la TTT-paĝo kaj, laŭvice, la servleto skribas paĝon en HTML, kiu estas sendita al la TTT-legilo. Se la paĝo estas revizita, la HTML-on ne estas rekreita, krom se la JSP de la paĝo ŝanĝis de post la lasta vizito.

Serviloj de JSP redakti

Apache Tomcat estas bona servilo kiu subtenas JSP-on kaj servletojn. Ĝi estas la JSP servilo de Apache kaj la oficiala normo laŭ Sun. Ĝi estas publika (de fonto malfermita) kaj senkosta ĉe http://jakarta.apache.org/

...

Kritiko redakti

JSP kaj HTML redakti

Verkado per JSP estas multe pli malfacile ol verkado simple per HTML, ĉar vi devas sperti pri Ĝavo. Sed pli da sperto, pli da kapablo.

La unua vizito al paĝo de JSP estas pli malrapida ol vizito al paĝo de HTML, ĉar la servilo devas kreas Ĝavan programon, traduki ĝin, ruli ĝin kaj tiam sendi la paĝon de HTML. Sed post la unua vizito, la servilo konservas kaj rerulas la tradukitan Ĝavo-programon ĝis la JSP de la paĝo ŝanĝas.

JSP kaj ASP redakti

JSP estas pli bona ol ASP ĉar la subtenanta lingvo, Ĝavo, estas pli fleksebla, legebla kaj trafa ol Visual Basic (la subtenanta lingvo de ASP). Kaj JSP ne estas limigita al servilo vindoza, kiel estas ASP.

...