Jaŝodaro (sanskrite यशोधरा [jǝ'ɕoːd̪ʱǝraː], palie यसोधरा [jǝ'soːd̪ʱǝraː]) estis la edzino de la budho Gotamo —la iniciatinto de budhismo—, antaŭ ol li forlasis sian domon por praktiki asketismon kaj fariĝi budho. Ŝi poste fariĝis bikŝuino kaj estas konsiderita kiel arahanto.

La budho Gotamo kun Jaŝodaro kaj Rahulo (malsupre kaj maldekstre), Kavernoj Aĝanto.

Vivo redakti

La princino Jaŝodaro estis filino de la raĝo Suprabudo[1][2] —filo de la raĝo Anĝano, unu el la ĉefoj de la kolijoj—,[3] kaj la ŝakja raĝino Pamito —fratino de la raĝo Ŝudodano, la patro de ŝia edzo, la raĝido Gotamo—, kaj naskiĝis la saman tagon kiel sia edzo, en la monato de Vajŝako. La ŝakjoj kaj la kolijoj estis branĉo de la Ikŝvakua dinastio kaj estis neniu alia familio, kiu komparis al ili en la regiono, do la membroj de tiuj ĉi du raĝaj familioj nur geedziĝis inter si.[4] Tial ŝi edziniĝis kun sia kuzo, la ŝakja princo Sidarto, kiam ŝi estis 16-jaraĝa. Kiam ŝi estis 29-jaraĝa, ŝi naskis sian nuran filon, Rahulon, kaj la saman tagon de lia naskiĝo, dum ŝi estis dormanta, la princo Sidarto forlasis la palacon por serĉi la vojon al vekiĝo, lasante la princinon Jaŝodaron frakasita de tio.

Kiam la budho Gotamo vizitis Kapilavastuon post atingi budhecon, Jaŝodaro ne iris vidi sian eksedzon, sed petis Rahulon iri al li peti lian heredaĵon.

Iom post ŝia filo Rahulo fariĝis samanero (novica bikŝuo), Jaŝodaro ankaŭ fariĝis samanerino kaj finfine atingis arahantecon. Ŝi bikŝuiniĝis kune kun kvin cent virinoj sekvantaj Mahapaĝapation Gotamion, la iniciatintino de la bikŝuina ordeno. Ŝi mortis kiam ŝi estis 78 jarojn aĝa, du jarojn antaŭ ol la parinirvano de la budho Gotamo.[5]

Nomoj redakti

La nomo Yaśodharā (Sanskrite) devenas de la vorto yaśas, kiu signifas gloron, pompon kaj la vorto dharā, kiu signifas tenanto, el la verba radiko dhri, kiu signifas teni, subteni, do Glortenanto. Tiu ĉi nomo estas menciita en pli malfruaj tekstoj kaj iĝis la plej populara nuntempe, sed ĝi ne estas menciita en la Palia kanono, kie ŝi estas nomita Rāhulamātā (en Palio, patrino de Rahulo). La nuran fojon, ke ŝi estas menciita per sia persona nomo en la kanono, estas kiam ŝi petas al Rahulo demandi al lia patro pri lia heredaĵo, kaj la nomo menciita tiam estas Bhaddakaccā.[6][7] Ŝi ankaŭ estas nomita Bhaddakaccānā[8] kaj Bimbādevī[9].

Referencoj redakti

  1. IX:12 King Suppabuddha blocks the Lord Buddha's path. Members.tripod.com (2000-08-13).
  2. Dhammapada Verse 128 Suppabuddhasakya Vatthu. Tipitaka.net.
  3. Koliyā. Palikanon.com.
  4. Why was the Sakyan Republic Destroyed? by S. N. Goenka (Traduko kaj adaptado el artikolo en la hindia de S. N. Goenka eldonita de la Vipasana Esplorinstituto en Decembro 2003, arĥivita)
  5. The Lord Buddha and His Teachings
  6. Vin.i.82..
  7. Rahulāmātā. Palikanon.com.
  8. AN 1. 14. 5. 11 diras: "Etadaggaṃ bhikkhave mama sāvikānaṃ bhikkhunīnaṃ mahābhiññappattānaṃ yadidaṃ bhaddakaccānā" (SLTP) Arkivigite je 2011-07-23 per la retarkivo Wayback Machine. Bv, PTS p. 65, v. 15 diras: "Cattārīsa sahassāni nāriyo samalaṅkatā / Bhaddakaccānā2 nāma nārī rāhulo nāma atrajo" (SLTP) Arkivigite je 2012-03-05 per la retarkivo Wayback Machine.
  9. J.ii.392f.; DA.ii.422.