Por samtitola artikolo vidu la paĝon Jauza (stacio).

Jaŭza (ruse Яуза) estas rivero en Moskvo (Rusio), maldekstra alfluanto de Moskva. Ĝia longeco estas 48 km, areo de baseno estas 452 kv.km.

Jaŭza
rivero
Bazaj informoj
Longeco 48 km
Fluo
Geografio
Landoj Rusio
Regionoj Moskvo
vdr
Jaŭza
Jaŭza
Alfluejo de Jaŭza (Moskvo, riverbordo Kotelniĉeskaja)

Ĝi komenciĝas en Moskva provinco (apud la urbo Korolov) proksime al la nord-orienta parto de Moskvo. Preskaŭ tute ĝi fluas laŭ teritorio de Moskvo kaj enfluas en riveron Moskva centre de Moskvo.

Ĉe la rivero situas multaj historiaj objektoj de Moskvo (ekzemple, Monaĥejo Andronikov).

Alfluantoj de Jaŭza redakti

Jauza havas multajn alfluantojn en Moskvo.

Maldekstraj alfluantoj:

  • Budajka;
  • Zolotoj Roĵok;
  • Iĉka;
  • Ĥapilovka;
  • Siniĉka.

Dekstraj alfluantoj:

  • Kamenka;
  • Liĥoborka;
  • Ĉermjanka;
  • Ĉeĉora;
  • Ribinka;
  • Ĉernogrjazka;
  • Rabotnja;
  • Sukromka.