Jablonné v Podještědí

urbo en Ĉeĥio

Jablonné v Podještědí (germane Deutsch Gabel, ĝis la jaro 1901 nur Gabel) estas urba municipo de Ĉeĥio. Ĝi apartenas al la regiono Liberec kaj al ties samnoma distrikto Liberec. La urbo situas en la norda parto de Ĉeĥio, 90 kilometrojn norde de la ĉefurbo Prago kaj 20 kilometrojn nordoriente de la distrikta centro Česká Lípa, ĉe la eŭropa ŝoseo 442 inter Nový Bor kaj Liberec. En 2023 la urba municipo havis 3 779 loĝantojn.

Jablonné v Podještědí
(Německé Jablonné)
germane Deutsch Gabel
urbo
la urbocentra placo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jablonné v Podještědí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Jablonné v Podještědí
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Zakupa montetaro
Situo Jablonné v Podještědí
 - alteco 315 m s. m.
 - koordinatoj 50° 45′ 56″ N 14° 45′ 39″ O / 50.76556 °N, 14.76083 °O / 50.76556; 14.76083 (mapo)
Areo 57,84 km² (5 784 ha)
Loĝantaro 3 779 (2023)
Denseco 65,34 loĝ./km²
Unua skriba mencio 1249
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 25
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0513
NUTS 5 CZ0513 561631
Katastraj teritorioj 8
Partoj de urbo 12
Bazaj setlejunuoj 15
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jablonné v Podještědí
Retpaĝo: www.jablonnevp.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Oybin, Zittau, Rynoltice, Hrádek nad Nisou, Velký Valtinov, Stráž pod Ralskem, Janovice v Podještědí, Dubnice, Kunratice u Cvikova, Mařenice, Krompach kaj Brniště.

la monaĥeja kirko Sankta Laŭrenco

Historio redakti

La urbo estis fondita antaŭ la jaro 1249 kaj dokumente unuafoje menciiĝis en tiu jaro. En la mezepoko ĝi estis ekonomie grava urbo laŭlonge de la komerca vojo inter Prago sude kaj Zittau kaj la aliaj urboj de Luzacio norde. En 1895 la urbo havis 2330 loĝantojn. La 1-an de decembro 1930 estis 2406, inter ili 2159 germanoj, 180 ĉeĥoj kaj 65 alilandanoj. La 17-an de majo 1939 estis 2159. En 1945 preskaŭ ĉiuj germanlingvaj urbanoj forpeliĝis el la regiono.

Ĝis la 31-a de decembro 2006 la urbo cetere apartenis al la najbara distrikto Česká Lípa.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18698 305
18808 034
18907 309
19007 240
19106 983
19218 075
JaroLoĝantoj
19306 706
19504 011
19614 081
19703 919
19804 080
19913 824
JaroLoĝantoj
20013 690
20143 672
20163 656
20173 610
20183 611
20193 622
JaroLoĝantoj
20203 667
20213 625
20223 685
20233 779

Partoj de urbo redakti

La urbo membriĝas en partojn: Jablonné v Podještědí, Česká Ves, Heřmanice v Podještědí, Kněžice, Lada v Podještědí, Lvová, Markvartice, Petrovice, Pole, Postřelná, Valdov kaj Zámecká.

Pluaj fotoj redakti