Jablonov nad Turňou

Jablonov nad Turňou, hungare Szádalmás (sAdalmAŝ) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Jablonov nad Turňou situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Jablonov nad Turňou situas laŭ rojo, sub monto 611 mojn alta, laŭ la hungara landlimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Košice-Rožňava. La lasta troviĝas 14 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1234 en formo "Almás", apartenanta al fortikaĵo de Torna. En 1828 oni nombris 136 domojn kaj 695 homojn. En 1910 loĝis en Szádalmás 853 da homoj, (851 hungaroj, po 1 germano kaj rumano). Ĝis Traktato de Trianon Szádalmás apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Torna, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Jablonov nad Turňou 860 da homoj, (746 hungaroj, 108 slovakoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti