Jacint Comella i Mora

Jacint Comella i Mora (naskiĝis la 2-an de aprilo 1879 en Vic, mortis en 1962) estis kataluna pentristo kaj esperantisto.[1]

Jacint Comella i Mora
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1879 (1879-04-02)
en Vic
Morto 30-an de novembro 1961 (1961-11-30) (82-jaraĝa)
en Vic
Lingvoj Esperantohispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo pentristo • esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1902
vdr

Li esperantistiĝis en 1902, li gvidis kursojn, fondis Esperanto-grupojn, estis sekretario de la komitato por gastigo de aŭstriaj infanoj post la milito pere de Esperanto. Unuaj premioj ĉe la desegna konkurso por kongresa insigno de la UK 1928 en Antverpeno kaj la UK 1929 en Budapeŝto.

Li mortis sen havi infanon. Li estis enterigita en la tombejo de Vic en tombo for de lia biologia familio. Sur lia tombo estas skribita en Esperanto: "Interkompreniĝu kaj amu vin".[2]

Referencoj redakti

  1. Reial Acadèmia de Bones Lletres de Barcelona: Índex d'autors (katalune). Alirita 2014-09-21.
  2. Cortès i Braña, Lurdes (2011). “Els nens austríacs acollits a Osona (1920-1923)”, AUSA XXV (167), p. 209–247.