Jack Lenz estas kanada komponisto. Li verkis, realigis kaj produktis muzikon por kinejaj filmoj, televidaj produktaĵoj kaj teatraĵoj,[1] kaj ankaŭ albume publikigis pliajn ne-voĉajn muzikaĵojn.[2] Li estas ankaŭ la fondinto de Live Unity Enterprises, organizo dediĉita al la produktado de muziko por la Bahaa komunumo, kaj de dramaj kaj muzikaj produktaĵoj por helpi antaŭenigi la bahaajn instruojn.[3] Ekzemple, Lenz komponis la muzikon por la malferma solenaĵo Expectation por la dua Bahaa Universala Kongreso en 1992, kiun spertis dekmiloj da bahaanoj el la tuta mondo.[4]

Jack Lenz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1949 (1949-01-01) (75-jaraĝa)
en Eston
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo komponisto
TTT
Retejo http://www.jacklenz.com/
vdr

En Usono li konatiĝis precipe post kiam li kunkreis la muzikon por la filmo La Pasiono de Kristo de Mel Gibson. Inter liaj pli novaj projektoj estis filmo pri la persekutado de bahaanoj en Irano, aparte la historio de Mona Mahmudnizhad kiu suferis je la persekutado en Irano kaj estis mortigita 17-jara, je la titolo Mona's Dream ("Sonĝo de Mona").[5]

Li loĝas en Toronto, Ontario.

Referencoj redakti