Jacob Praetorius la pli juna

Jacob (ankaŭ: Jacobus) Praetorius la pli juna, fakte Jacob Schultz (n. 8-an de februaro 1586 en Hamburgo; m. 21-an22-an de oktobro 1651 samloke), estis germana orgenisto kaj komponisto, apartenate al la Nordgermana Orgenskolo

Jacob Praetorius la pli juna
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1586 (1586-02-08)
en Hamburgo
Morto 22-an de oktobro 1651 (1651-10-22) (65-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Hieronimo (la 1-a) Praetorius
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Devenante de orgenista familio (lia avo estis Jacob Praetorius la pli maljuna) li jam junaĝe ricevis orgeninstruon de sia patro Hieronimo Praetorius.

Jam en la aĝo de 18 jaroj li transprenis la postenon de orgenisto ĉe la preĝejo St. Petri en Hamburgo kaj per tio li eksukcedis Heinrich Thor Molen. Tiun ĉi postenon li tenis dumvive. Ekde ĉ.1606 li iris al Amsterdamo, kie li studis ĉe Sweelinck. Li estas samtempulo de Heinrich Scheidemann.

Verkaro redakti

Lia kompona verkaro precipe ampleksas motetojn, pecojn por orgeno samkiel gajlardojn. Krome li renomiĝis kadre de sia okupo ĉe la preĝejo St. Petri en hamburgo kiel instruisto por orgenludado kaj komponado.

Lia komponstilo enhavas kaj tradiciajn kaj progresemajn elementojn. Liaj tri konservitaj preludoj montras internas diversecon, kiu poste estas tipa por la ĝenro. En ili sinsekvas liberaj, fantaziaj partoj anticipantaj la stylus phantasticus kaj imitaj partoj strikte fugaj, formprincipo kiun ankaŭ preferis Dietrich Buxtehude.

Postefikoj redakti

Kiel plej elstaraj lernantoj siaj certe estas rigardendaj Matthias Weckmann samkiel Berendt Petri.

Jacob Praetorius la pli juna havis tri filojn kaj tri filinojn. Hieronymus ankaŭ iĝis muzikisto.

Ligiloj redakti