Jacobus de Kerle, 15311532 ĝis 7-a de januaro 1591, estis franc-flandra komponisto.

Jacobus de Kerle
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1531 (1531-01-01)
en Ipro
Morto 7-an de januaro 1591 (1591-01-07) (60-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Suda Nederlando
Okupo
Okupo komponistokantisto
vdr

Ekde 1555 li vivis en Italio kaj laboris en preĝejo en Orvieto; ekde 1562 li deĵoris ĉe la arkiepiskopo de Aŭgsburgo en Romo dum la koncilio de Triento. Li estis aktiva en Ypres ekde 1565 ĝis 1567, kaj poste transprenis la ĥoron de la katedralo de Aŭgsburgo, tiam li transloĝiĝis 1575 en benediktanan abatejon en Kempten. Refoje li revenis al Flandrio: kiel kantoro de Cambrai en 1579, sed en 1582 li revenis al Germanio kiel ĥordirektisto en Kolonjo; pli malfrue en tiu jaro li transprenis sian lastan postenon en Prague. Liaj publikataj verkoj ampleksas 8 eldonojn de motetoj, vespromuzikojn kaj volumon da mesoj. Liaj pecoj en nekomplika, lirika Palestrina-stilo eble konvinkis la patroj de la Koncilio de Trento pri tio, ne forpeli polifonian muzikon el la eklezio.