Aristides Damalas (en greka: Aριστεíδης Δαμαλάς, alternativa literumado Aristidis aŭ Aristide), konata en Francio laŭ aktora nomo Jacques Damala, (15a de Januaro 1855 – 18a de Aŭgusto 1889), estis greka milita oficiro kiu iĝis poste aktoro, kiu estas ĉefe rememorita kiel edzo de Sarah Bernhardt dum nombraj jaroj.

Jacques Damala
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1855 (1855-01-15)
en Pireo
Morto 18-an de aŭgusto 1889 (1889-08-18) (34-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj moderna greka
Ŝtataneco Grekio
Familio
Edz(in)o Sarah Bernhardt
Okupo
Okupo aktoro
vdr

En 1882 ŝi edziniĝis al tiam juna oficisto de la greka ambasadejo. Li tiam taksis sin sufiĉe lerta kaj profesia por iĝi aktoro kaj sceneja partnero de sia konata edzino. Sarah malfermis por li propran teatrejon sub la gvidado de sia filo Maurice. Sed la entrepreno restis sensukcesa kaj baldaŭ bankrotis, unuflanke ĉar Damala pro sia greka akĉento sursceneje ridigis la publikon kaj aliflanke, ĉar li financis el la teatreja kaso sian pasion pri hazardludoj kaj sian dependecon je morfino.

Jam en la jaro de la geedziĝo ili disiĝis, kaj post portempa maldisiĝo kaj denova disiĝo Damala mortis en 1889, 34-jaraĝa, pro sekvoj de la morfinkonsumo.